Saltu al enhavo

Sándor Kőrösi Csoma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Kőrösi Csoma
Persona informo
Naskiĝo 27-an de marto 1784 (1784-03-27)
en Chiuruș
Morto 11-an de aprilo 1842 (1842-04-11) (58-jaraĝa)
en Darĝiling
Mortokialo malario Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tomb of Sándor Kőrösi Csoma (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara angla germana franca itala rumana rusa kroata tibeta hebrea
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater universitato de Göttingen (18161818) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
orientalisto
filologo
verkisto
tradukisto
lingvisto
leksikografo
vojaĝisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

KŐRÖSI CSOMA Sándor (ŝandor koroŝi ĉoma) alinome: Alexander Csoma de Kőrös, estis hungara vojaĝisto en Azio, lingvisto, fondinto de la tibetologio, ano de la Hungara Scienca Akademio (1831) naskita Csoma Sándor la 27-an de marto 1784 en Csomakőrös (hodiaŭ Chiuruş, Rumanio) kaj mortinta la 11-an de aprilo 1842 en Darjeeling, Barato.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Sándor Kőrösi Csoma post la studoj en la Kolegio Bethlen de Nagyenyed (hodiaŭ Aiud, Rumanio) daŭrigis siajn studojn en Göttingen, (Germanio). En 1819 li ekiris en Azion por malkovri la lingvajn parencojn de la hungaroj. Li pasigis dek jarojn en Okcidenta Tibeto. Tie li redaktis la unuan tibetan-anglan vortaron kaj la unuan tibetan gramatikon (1834). Poste li laboris en la biblioteko de Kolkato komisiite de la Bengala Azia Societo por klasifikadi la tibetajn manuskriptajn dokumentojn. En 1836 li decidis pluesplori la postsignojn de la hungara prahistorio kaj ekiris la tibetan Lasaon, sed survoje li malsaniĝis je malario kaj mortis. Lia tombo troviĝas en Darjeeling. Li regis deksep lingvojn. Sándor Újfalvi, lia kunlernejano, en siaj rememoraĵoj mencias, ke laŭ Kőrösi Csoma: per la fortega volo oni eblas ĉion superregi, ankaŭ la malriĉecon.

Pli gravaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Essays Towards a Dictionary Tibetan and English (Calcutta, 1834; Bp., 1984)
  • A Grammar of the Tibetan Language in English (Calcutta, 1834; Bp., 1984)
  • Körösi Csoma Sándor dolgozatai (1885, 1984)
  • Sanskrit-Tibetan-English Vocabulary I-III. (Calcutta, 1910, 1916, 1944; Bp., 1984)
  • Tibetan Studies (Calcutta, 1912; Bp., 1984)
  • The Life and Teachings of Buddha (Calcutta, 1957) - Buddha élete és tanításai (Bukarest, 1972, 1982)

Verkoj pri li

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]