Sándor K. Keresztes

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor K. Keresztes [ŝAndor ka keresteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keresztes K. Sándor estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, arkitekto. Lia patro estis Sándor Keresztes (politikisto).

Sándor K. Keresztes en 2004

Sándor K. Keresztes [1] Arkivigite je 2013-03-28 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1944 en Hungario en Kolozsvár (nuntempa Cluj en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor K. Keresztes maturiĝis en 1962 en Budapeŝto, poste li laboris 2 jarojn. Li plulernis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto inter 1964 kaj 1969, kie li akiris ankaŭ plian diplomon en 1976. Li edziĝis en 1969, baldaŭ havanta 3 gefilojn. En 1969 li ricevis arkitektan postenon en Győr. En 1988 li aliĝis al nove fondita nekomunista partio. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1994, li estis ministro pri medio inter 1990 kaj 1993 en Kabineto Antall. En 1995 li plene forlasis la politikon kaj ĝis la pensiuliĝo en 2013 li denove estis arkitekto.

Li ricevis 4 premiojn inter 2009 kaj 2014.

Fontoj[redakti | redakti fonton]