Sándor Kalecsinszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor Kalecsinszky [kaleĉinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalecsinszky Sándor estis hungara kemiisto, geologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1902).

Sándor Kalecsinszky [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1857 en Sátoraljaújhely. Li mortis la 1-an de junio 1911 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Kalecsinszky frekventis mezlernejon en tiam hungara urbo Ungvár (nuntempa Uĵhorodo en Ukrainio), poste universitaton en Budapeŝto. Li eklaboris samloke en la universitato sub gvidado de Károly Than. En 1883 li esploris en Heidelberg. Hejmenveninta li havis postenon en Hungara Reĝa Geologia Instituto, kie li ĝismorte laboris. Li okupiĝis precipe pri areoj pri karboj kaj argiloj, krome li okupiĝis pri salaj akvoj en Transilvanio. Li ricevis premion en 1906.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyar korona országainak megvizsgált agyagai és az agyagiparnál felhasználható egyéb anyagai (1892)
  • A magyar korona országainak ásványszenei: Kőszenek, barnaszenek, lignitek, különös tekintettel chemiai összetételükre és gyakorlati fontosságukra (1901)
  • Naptól felmelegedő sós tavak (Salaj lagoj varmiĝantaj de Suno), (1904)

Fontoj[redakti | redakti fonton]