Sándor Kaliszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sándor Kaliszky [ŝAndor kaliski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaliszky Sándor estas hungara inĝeniero, arkitekto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).

Sándor Kaliszky [1] naskiĝis la 15-an de junio 1927 en Diósgyőr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Kaliszky frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1946-1950, poste li eklaboris samloke en la universitato. En 1953 li laboris 2 jarojn en instituto, poste li revenis al la universitato, kie li estis katedrestro inter 1971-1993. Li estis gastoprofesoro ekzemple en Southampton, Melbourne. Inter 1986-2001 li estis rektoro en Udine. Li redaktas fakrevuojn ekzemple Építés-Építéstudomány kaj Structural Optimization. Li ricevis premiojn kaj medalojn inter 1966-1998.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • On the Optimum Design of Reinforced Structures (1962)
  • Képlékenységtan (1975), germane (1984)
  • Plasticity. Theory and Engineering Applications (1989)
  • Képlékenységtan és matematikai programozás (1996)
  • Optimal Design of Elasto-Plastic Structures Subjected to Normal and Extreme Loads (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]