Sándor Katona
Sándor Katona | ||
---|---|---|
Personaj informoj | ||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1943 en Budapeŝto | |
Morto | 16-an de majo 2009 (66-jara) en Budapeŝto | |
Klubaj informoj | ||
Nuna klubo | ||
Pozicio | ||
Profesiaj kluboj* | ||
Jaroj | Klubo | Matĉoj (goloj) |
* Profesiaj klubaj startoj kaj goloj | ||
Sándor Katona [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Katona Sándor estis hungara futbalisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono.
Sándor Katona[1][2] naskiĝis la 21-an de februaro 1943 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de majo 2009 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Sándor Katona futbalis en la loka junulara teamo de Kőbánya ĝis 1961, poste jam en ĉefurbaj plenkreskaj futbalkluboj ĝis 1972. Plej longe li ludis en Budapest Honvéd FC (1961-1966) en 104 matĉoj kun 11 goloj. Resume li estis hungara ĉampiono dufoje. En la Somera Olimpiko 1964 li kune kun la nacia teamo ricevis oran medalon. En 1972 li plene retiriĝis de la futbalo, sed en la civila vivo li ne povis konforme vivi.