Sándor Ladányi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Ladányi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1937 (1937-02-01)
en Kisújszállás
Morto 12-an de julio 2014 (2014-07-12) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Kalvinana Universitato Gáspár KároliUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo teologo • historiisto de kristanismo • lektoro
vdr

Sándor Ladányi [ŝAndor ladAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ladányi Sándor estis hungara kalvinana pastro, arkivisto, altlerneja instruisto.

Sándor Ladányi[1] naskiĝis la 1-an de februaro 1937 en Kisújszállás, li mortis la 12-an de julio 2014 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Ladányi maturiĝis en trafika mezlernejo en Budapeŝto, poste li studis en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato, sed li forlasis ĝin kaj inter 1957-1962 li studis en Kalvinana Teologia Akademio. En 1963 li akiris pastran diplomon. Inter 1962-1964 li estis vicpastro en pluraj lokoj en Pest, poste ĝis 1979 li estis arkivisto de kalvinana arkivejo (en la fina periodo li estis arkivestro). Intertempe li akiris pedagogian diplomon en 1969, arkivistan diplomon post kvar jaroj en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Ekde la 1970-aj jaroj li ankaŭ esploris en eksterlandaj arkivejoj helpe de stipendioj (Vieno 1976, Amsterdamo 1989). Inter 1978 kaj 2012 li instruis en la menciita akademio, li estis dekano dufoje, krome katedrestro. En tiu periodo li doktoriĝis en 1973, poste el teologio en 1996.

Elektitaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyarországi protestáns egyházak vallásügyi helyzetének alakulása a szatmári békétől a Carolina Resolutioig (1973)
  • Ráday Pál vallásügyi tevékenysége a szatmári béke után (1996)

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Károli Gáspár Református Egyetem Hittudományi Karának története 1855–2005 (redaktisto)
  • Magyarországi protestáns egyháztörténeti lexikon (1977, kunlaboranto)
  • A magyarországi református egyház 1956 tükrében (libro)
  • Magyarországi diákok holland egyetemeken, 1595–1918 (2007, kunaŭtoro)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]