Sándor Radó
Sándor Radó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Reich Sándor Kálmán |
Aliaj nomoj | Dóra |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1899 en Újpest |
Morto | 20-an de aŭgusto 1981 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Torony-215. fülke |
Lingvoj | germana • rusa • franca • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (dekjaro de 1910–) |
Okupo | |
Okupo | kartografo rezistobatalanto ekonomikisto spiono |
RADÓ Sándor (5-an de novembro 1899, Újpest - 20-an de aŭgusto 1981, Budapeŝto) estis hungara geografo, mapisto, akademiano, universitata instruisto kaj fama spiono dum la dua mondmilito. Li estis doktoro pri la geografiaj sciencoj, ricevis Kossuth- (1962) kaj Ŝtatan premion (1973).
Li studis juron en Budapeŝto, en decembro de 1918 iĝis ano de KMP (Komunista Partio de Hungario), en 1919 politika komisaro de la hungara Ruĝa Armeo. Post la malvenko de la Hungara Sovetrespubliko, li elmigris al Vieno.
Ekde 1920 li laboris kiel gvidanto de la viena buroo de la soveta telegrafa buroo (ROSTA), poste li estis gvidanto de kontraŭleĝa komunista organizaĵo en Leipzig. Post la sensukcesa hamburga ribelo, li veturis al Moskvo (1924), kie li agadis kiel sekretario kaj scienca ĉefkunlaboranto de la Mondekonomia kaj Mondpolitika Asocio. Li verkis libron pri Sovetunio, pretigis mapojn. Li organizis en 1926 en Berlino la eksterlandan buroon de la Soveta Informagentejo kaj fondis la unuan mapan informagentejon de la mondo. Tiu agentejo funkciis en Berlino kiel Pressegeographie, poste en Parizo kiel Inpress kaj dum la dua mondmilito en Ĝenevo kiel Geopress kaj informis la internaciajn ĵurnalojn pri aktualaj mapoj.
Lia ĝeneva buroo iĝis spiona centro kaj informis la sovetunian sekretan servon KGB per gravaj informoj. La sekretaj servoj de Nazia Germanio kategoriigis lin membro de la komunisma spiona movado Ruĝa Kapelo. Pri la spiona agado aperis la libro Dóra jelenti, tradukita al 20 lingvoj. Oni distingis lin per Lenin-ordeno kaj igis lin kolonelo (1942).
Post finiĝo de la dua mondmilito, li veturis al Moskvo (1945), kie oni arestis lin kaj sendis lin al gulago. Li estis rehabilitita nur en 1955, kiam li hejmenveturis al Hungario.
Inter la jaroj 1958 kaj 1966 li instruis geografion.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Führer durch die Sowjetunion. Die fünf grössten Städte der Sowjetunion, Moskau, Leningrad, Charkow, Kijew, Odessa (Moskvo, 1925)
- Atlas für Politik, Wirtschaft, Arbeiterbewegung: volumo 1 Der Imperialismus (Vieno-Berlino, 1930)
- Dóra jelenti (Budapeŝto, 1971)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bernd-Rainer Barth: Egy térképész illegalitásban: tények és legendák nyugati és keleti titkosszolgálati archivumokból. In: Hegedüs, Ábel / Suba, János (ed.): Tanulmányok Radó Sándorról. A Budapesten 2009. nov. 4-5-én rendezet konferencia elöadásainak szerkesztett anyaga. Budapest 2010
- M. J. Wise: R. S. titokzatos élete (Földrajzi Közlemények, 1980. 1-2., 5-6.)
- Dr. R. S. (Geodézia és Kartográfia, 1981. 6.)
- Pécsi Márton: Búcsúbeszéd R. S. ravatalánál. (Földrajzi Közlemények, 1982. 3.)