Sándor Raffay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Sándor Raffay [ŝAndor rafai], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Raffay Sándor estis hungara pastro, luterana episkopo, profesoro, teologo, instruisto.

Sándor Raffay [1] naskiĝis la 12-an de junio 1866 en Cegléd. Li mortis la 4-an de novembro 1947 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Raffay frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Szarvas, poste li plulernis en Budapeŝto, Pozsony, Jena, Lejpcigo, Basel. En 1892 li instruis en Besztercebánya, en la sekva jaro li estis pastro en Tápiószentmárton. Ekde 1896j li instruis jam en universitato en Pozsony. Ekde 1908 li estis pastro en Budapeŝto. En 1918 li estis elektita episkopo, en 1939 senatano.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Ev. konfirmandusok kátéja’’ (1898, 1899)
  • ’’Péter Apostol’’ (1905)
  • ’’Kiáltás a viharban’’ (1916)
  • ’’A magyarhoni ev. liturgia történetéhez’’ (1933)

Fontoj[redakti | redakti fonton]