Sándor Rajki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Rajki
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1921 (1921-06-05)
en Pusztaföldvár
Morto 7-an de junio 2007 (2007-06-07) (86-jaraĝa)
en Kistarcsa
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biologo • inĝeniero-agronomo • genetikisto
vdr

Sándor RAJKI [ŝAndor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajki Sándor estis hungara biologo, agronomo, genetikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1976, ordinara en 1990) de Hungara Scienca Akademio, ekstera membro de Rusa Agrikultura Scienca Akademio en 2011.

Sándor Rajki [1] naskiĝis la 5-an de junio 1921 en Pusztaföldvár, li mortis la 7-an de junio 2007 en Kistarcsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Rajki unue akiris diplomon en akademio en Kolozsvár en 1944, post 2 jaroj similan diplomon en agrikultura altlernejo en Magyaróvár. Post la unua diplomo li eklaboris en bieno en Pusztaföldvár, inter 1945 kaj 1948 li estis asistanto en la menciita altlernejo. Li doktoriĝis en 1948, fine li lernis ankaŭ en Scienca Universitato Péter Pázmány. En la sekvaj jaroj aŭ li havis postenon an la agrikultura ministerio, aŭ li plulernis en akademio en Moskvo, kie li kandidatiĝis en 1955. Hejmenveninta li laboris ĝis la emeritiĝo en la agrikultura esplora instituto en Martonvásár. Tamen interrompoj okazis, en 1963 li esploris en Universitato de Minesoto, eksperto de FAO en Romo en 1985 kaj dufoje eksperto en Kolorado. En 1966 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li instruis ankaŭ en Gödöllő, li estis motoro de la hungaraj hibridaj maizoj kaj tritikoj. Li ricevis premion en 1970. Lia edzinon same estis agronomo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Közönséges búzafajták tenyészideje és megváltoztatásának egyes módjai (1960)
  • Martonvásár első húsz éve - The First Twenty Years of Martonvásár (1971) - libro
  • Autumnisation (1985)
  • Autumnisation and the Phytotron in Martonvásár (1997)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.