Sándor Rozsnyai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ROZSNYAI Sándor (ro:ĵnjai) estis hungara dancistaktoro, komponisto, teatrestro naskita en Bukareŝto la 2-an de februaro 1886 kaj mortinta en Sopronkőhida en 1944.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Rozsnyai organizis kune kun sia edzino Mária Senger (Miss Arizona) la „Arizona Trupp” kaj trairis jarojn la grandurbojn de eksterlando. Ili havigis grandegan havaĵon kaj en 1932 kaj malfermis ilian faman amuzejon, Arizona. Lian opereton Lámpaláz prezentis kun granda sukceso la teatro Magyar Színház en 1931. En 1944 la hungaraj faŝistoj forportis lin al Sopronkőhida, de kie li ne revenis.

Fonto[redakti | redakti fonton]