Sándor Tuboly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Tuboly
Persona informo
Naskiĝo 9-an de junio 1932 (1932-06-09)
en Mezőfalva
Morto 16-an de junio 2017 (2017-06-16) (85-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater St. Stephen High School in Székesfehérvár • Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto • universitata instruisto
vdr

Sándor Tuboly [ŝAndor tuboj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tuboly Sándor estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto. Lia filo estis Tamás Sándor Tuboly.

Sándor Tuboly[1] naskiĝis la 9-an de junio 1932 en Hercegfalva, li mortis la 16-an de junio 2017.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Tuboly maturiĝis en cisterciana gimnazio en Székesfehérvár en 1950, poste li akiris bestokuracistan diplomon kun doktoriĝo en veterinara fakultato de Agrikultura Universitato en 1955. Post la diplomo li estis bestokuracisto 6 jarojn, poste 15 jarojn en instituto. En 1976 li eklaboris en la mikrobiologia katedro de Veterinara Universitato de Budapeŝto (pli frue fakultato) kiel scienca kolego. Li ricevis la statuson docento en 1979, profesoro en 1988. Inter 1990-1998 li estis ankaŭ katedrestro. Intertempe li laboris ankaŭ en Kubo kaj li ofte studvojaĝis en la mondo. Li kandidatiĝis en 1969, doktoriĝis en 1982 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis hungarajn kaj hispanan medalojn. Li edziĝis en 1957, lia edzino naskis gefilojn. Li estis entombigita en Adony.

Liaj disertaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Pathogen és saprophyta mycobacteriumokantigén szerkezetének összehasonlítása (1969)
  • Az immunrendszer ontogenesise (1982)

Elektitaj kontribuoj (kun aliaj)[redakti | redakti fonton]

  • Állatorvosi járványtan I.
  • Állatorvosi mikrobiológia
  • Háziállatok fertőző betegségei
  • Vakcinológia
  • A háziállatok fertőzőbetegségeinek immunprophylaxisa
  • Manual de Microbiología Veterinaria

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.