Sándor Ujfalvy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sándor Ujfalvy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1792 (1792-01-01)
en Câțcău
Morto 16-an de julio 1866 (1866-07-16) (74-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo memuaristo • terposedanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

UJFALVY Sándor estis hungara bienulo, ĉasfakverkisto, memuaristo naskita en Kackó en ? 1792 kaj mortinta en Koloĵvaro la 16-an de julio 1866.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sándor Ujfalvy pristudis juron en Kolozsvár. Inter 1814 kaj 1819 li estis oficisto en la kortega kanceliero de Vieno, dume li vizitis universitaton. Ekde 1819 li mastrumadis en sia bieno en departemneto Szolnok-Doboka. Li estis adepto de reformideoj. Ekde 1841 li loĝis pleje en Koloĵvaro. Al reĝa invito li partoprenis en 1841 en landkunveno de Koloĵvaro, en 1848 en la landkunveno de Peŝto. Dum la hungara revolucio de 1848 li agadis en Koloĵvaro. Liaj memoraĵoj verkitaj en 1854 kaj 1855 estas gravaj fontoj pri la hungara socia kaj literatura vivo de la tiama tempo. Post la morto de sia edzino li translokiĝis en 1858 al Pest, kie li estis kunlaboranto de revuo Vadász és Verseny Lap. Ekde 1862 li loĝis en Kolozsvár. En 1865 li partoprenis la landkunvenon. Li memmortigis. En sia testamento en 1865 li lasis sian havaĵon al la Kolozsvári Nemzeti Színház.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Emlékiratai (red, por presejo Farkas Gyalui, Kolozsvár, 1941; II. eldono: red. por presejo Zoltán Jékely, Bp , 1955).
  • Az erdélyi régibb és közelebbi vadászatok és vadak, red. Samu Benkő antaŭp., notoj, Bk., 1990;

Fonto[redakti | redakti fonton]