El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sázava (germane Sasau ) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Žďár nad Sázavou en Regiono Vysočina . Vivas ĉi tie 674 loĝantoj (2025). Ĝi etendiĝas sur ambaŭ flankoj de historia landa limo de Bohemio kaj Moravio .
Norde de la konstruita teritorio de la municipo kondukas ekde la jaro 1953 fervojlinio Havlíčkův Brod - Brno , sur kiu estas establita fervoja stacio Sázava u Žďáru , sed situanta en la najbara katastra teritorio Velká Losenice . La devena fervojlinio kondukis tra la konstruita teritorio de la municipo kaj ĝiaj restaĵoj estas en la tereno senĉese bone videblaj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďár nad Sázavou , Račín , Velká Losenice , Hamry nad Sázavou , Nížkov , Matějov , Rosička kaj Nové Dvory (distrikto Žďár nad Sázavou) .
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1406 .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 600 1880 627 1890 584 1900 600 1910 570 1921 559
Jaro Loĝantoj 1930 588 1950 648 1961 583 1970 561 1980 581 1991 582
Jaro Loĝantoj 2001 571 2014 639 2016 647 2017 658 2018 664 2019 674
Jaro Loĝantoj 2020 669 2021 637 2022 660 2023 672 2024 669 2025 674
La municipo membriĝas en du katastrajn teritoriojn:
Sázava u Žďáru nad Sázavou (parto Sázava , al kiu apartenas ankaŭ apartigita domaro Kopaniny) – ĝi situas en Bohemio
Česká Mez – ĝi situas en Moravio
Sázava, domo n-ro 39
Sázava, lernejo
Sázava, domo n-ro 1
Kapeleto en Sázava
Partoj de municipo Sázava (2)