Sânpaul (Șofronea)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sânpaul
Vilaĝo
vilaĝo
Lando  Rumanio
Distrikto Arad
Alinome Szentpál (hungare)
Komunumo Șofronea
Iama hungara departemento Arad
Situo 46° 15′ N, 21° 16′ O (mapo)46.25833333333321.269444444444Koordinatoj: 46° 15′ N, 21° 16′ O (mapo)
Sânpaul (Șofronea) (Rumanio)
Sânpaul (Șofronea) (Rumanio)
DMS
Alto super maro 100 m
Poŝtkodo 317351
Loĝantaro 611 (2002)
vdr

Sânpaul (hungare Szentpál): estas vilaĝo apartenanta al Șofronea, en Rumanio, en departemento Arad.

Situo[redakti | redakti fonton]

Sânpaul situas 10 km de la landlimo al Hungario. Arad troviĝas 8 km-ojn sud-oriente de ĝi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo omaĝe al Sankta Paŭlo estis menciita unue en 1332 (laŭ aliaj: 1235). La vilaĝo estis kampurbo en 1471, sekve la urbeto estis centro de la proksimaj vilaĝoj. En la 16-a jarcento parte hungaroj, parte sudslavoj loĝis tie ĝis la verŝajna senhomiĝo, okazinta en 1596. Post du jarcentoj hungaraj tabakplantistoj refondis la komunumon. En 1919 la rumanoj okupis la regionon kaj ĝi nun apartenas al Rumanio. Je la censo de 2002 el la 611 loĝantoj 530 deklaris sin hungar-etnaj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri Sankta Paŭlo en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Vidu la artikolon listo de hungaraj loknomoj kun "szentpál".

Dunaszentpál Homoródszentpál Kerelőszentpál Magyarszentpál Porrogszentpál
Szentpál Szepesszentpál Tótszentpál Zselicszentpál