Vulliens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Séppey)
Vulliens
Blazono de Vulliens
Blazono de Vulliens
Blazono de Vulliens
Vulliens
Vulliens
Vulliens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 550490 / 163646 (mapo)46.6222222222226.7922222222222Koordinatoj: 46° 37′ N, 6° 48′ O; CH1903: 550490 / 163646 (mapo)
Nombro de loĝantoj 432
Areo 6,63 km²
Alteco 708 m super marnivelo
Poŝtkodo 1085
Komunumkodo 5803
Mapo de Vulliens
Mapo de Vulliens
Mapo de Vulliens
vdr

Vulliens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 432 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vulliens situas en la Vaŭda Mezlando en la supra valo de la rivero Brojo, kiu formas ĝian sudorientan limon. La okcidentan komunumlimon formas en ravino la rivereto Carouge, kiu en nordokcidento alfluas al Bressonne, siavice ĉe la norda pinto de la komunumo alfluanta al Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vulliens, kaj la vilaĝetoj Champ du Fau, Bramafan, Séppey kaj Bressonnaz Dessus, kaj pluraj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,63 km², de kiuj 27,0% estas kovritaj de arbaro, 66,6% servas por agrikulturo kaj 5,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Vulliens limas en nordo al Moudon, en nordnordoriento al Chavannes-sur-Moudon, en nordoriento al Montet (FR), en oriento al Ecublens (FR), en sudo al Ferlens, en sudokcidento al Carrouge, en okcidento al Vucherens, kaj en nordokcidento al Syens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Vuillens situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Vulliens pasas konekta vojo de Moudon al Servion. En okcidento la kantona ĉefvojo n-ro 140 de Moudon al Laŭzano tuŝas la komunumolimon. Pere de la aŭtobuslinio n-ro 62 de la entrepreno Transporto Publika de la Regiono Laŭzano de Moudon al Laŭzano la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Rekte norde de la komunumlimo en Bressonnaz cetere troviĝas haltejo de la trajnlinio de Moudon al Laŭzano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1152 kiel Willens. Sur la teritorio de la komunumo estis trovita tombo el la La-Tène-epoko kaj romia fontenputigo. En la 13-a jarcento Vulliens estis la centro de granda senjorujo, kiu post malriĉiĝo de la familio Vulliens estis dividita. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Vuilles apartenis al la Voktejo Moudon kaj estis sidejo de tribunalo. Post la Helveta Revolucio ĝi estis parto de la Distrikto Moudon, kiu en la jaro 2006 estis integrita al la Distrikto Brojo-Vully.[3]

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]