Sévignac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sévignac · Sevinieg
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Saint-Brieuc
Kantono Broons
Komunumaro Lamballe Terre et Mer
INSEE kodo 22337 [+]
Poŝtkodo 22250
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 116  (2021) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 20′ N, 2° 20′ U (mapo)48.333055555556-2.3388888888889Koordinatoj: 48° 20′ N, 2° 20′ U (mapo) [+]
Alto 60 m [+]
Areo 43,25 km² (4 325 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sévignac · Sevinieg (Côtes-d'Armor)
Sévignac · Sevinieg (Côtes-d'Armor)
DEC
Sévignac · Sevinieg
Sévignac · Sevinieg
Situo de Sévignac · Sevinieg
Sévignac · Sevinieg (Francio)
Sévignac · Sevinieg (Francio)
DEC
Sévignac · Sevinieg
Sévignac · Sevinieg
Situo de Sévignac · Sevinieg

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sévignac [+]
vdr

Sévignac (jen france, prononco ​[seviɲak], bretone Sevinieg) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 1 116 loĝantoj sur areo de 43,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 26 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Saint-Brieuc, al la kantono Broons kaj ekde decembro 2016 al la komunumaro Lamballe Terre et Mer.

La teritorio havas komunan limon kun Broons, Dolo, Éréac, Jugon-les-Lacs, Lanrelas, Mégrit, Plénée-Jugon, Plumaugat, Rouillac kaj Trémeur.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo "Sévignac" datiĝas de la gaŭla-romia epoko kaj eble venas de la latina vorto «Sabinius». Sabinius eble estis veterano de romia legio al kiu estis donita bieno rekompence pro sia braveco. Tiaj atribuoj estis faritaj sekve de demografia malkresko, manko de laborforto lasis terpecojn senkulturaj. Tamen, ne neglekteblas ke en la vorto Sévignac (Seminiacum) estas la formo "sem(i)nio", kiu signifas gorĝon. Sed la vorto "gorĝo" pensigas al valo, kio ne taŭgas por Sévignac.

Sévignac estis menciita per la nomo «Seminiaca plebs» en ĉarto de la abatejo de Redon de la 29-a de novembro 869, kiu mencias ke Roiantdreh, filino de Louvenan, donaciis per heredo la paroĥon de Sévignac al princo Salomon, princo de Bretonio, ŝia adopta filo.

En la 12-a jarcento, la cisterciaj monaĥoj de Boquen starigis garbejon, agrikultura farmobieno loĝata de submonaĥoj, kiuj prosperigis la loĝejaron Pengave kaj Pengly same kiel la konstruon de la kapelo de Saint-Cado. La kasteloj de Limoëlan, 14-a - 18-a jarcento, estis starigitaj sur la loko de la malnova senjorlando posedata de la familio Rousselot. En Sévignac naskiĝis la lasta episkopo de Tréguier, Augustin-René-Louis Le Mintier (1729-1801), kaj Joseph Pierre Picot de Limoëlan, atencinto al Napoleono.

Antaŭ la revolucio, pli ol 10 pastroj zorgis pri la religia vivo. En la unua imperio, Sévignac enhavis 3 000 loĝantojn, kies plej multaj estis agrikulturistoj. La loĝantaro forte malkreskis fine de la 19-a kaj en la 20-a jarcento.

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Kasteloj de Limoëlan, registritaj kiel Monumentoj Historiaj per dekreto de la 18-a de marto 1991[1].
  • Loko Rochereuil, precipe arbara, kun lageto, roka pinto kaj kopio de la kavo de Lourdes; malsupre de la lageto, malnovaj ĉevalejoj, akvomuelejo kaj panforno estis restaŭritaj, atestante pri la tia aktiveco de tiuj lokoj

Sportoj[redakti | redakti fonton]

En la 1960-aj jaroj, estis biciklista kuro, la Critérium de Sévignac.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

  • Jean Rochefort (1930-2017), aktoro[2]
  • Théodore Botrel (1868-1925), kanzonisto kaj bretona bardo (poeto)[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

fasado de la katolika kirko


la loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj