Søren Kierkegaard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Søren Kierkegaard
Subskribo de S. Kierkegaard

Pri tiu ĉi sono Søren Aabye KIERKEGAARD ([ˌsœːɐn ˈkʰiɐ̯g̊əˌg̊ɒːˀ]; Esperantigite Soren Kerkegor); (Kopenhago, 5-a de majo 1813 – Kopenhago, 11-a de novembro 1855) estis dana filozofo kaj teologo de la 19-a jarcento, elstarulo de neraciismo, kies sintenoj alprofundiĝas en la morala egoismo kaj la kristanaj penso kaj fido.

Baza idearo

Li kritikis akre la hegelismon de sia epoko kaj kion li nomigis malplenajn formalaĵojn de la Dana Eklezio. Granda parto de lia verko temas pri religiaj aferoj kiel la naturo de fido, la institucio de la kristana eklezio, la kristana etiko kaj la emocioj kaj sentoj de la individuoj antaŭ la decidoj kiujn postulas vivo. Pro tio, la verko de Kierkegaard foje karakteriĝas kiel kristana ekzistadismo. La filozofo estis klasita kiel novortodoksa, postmodernisma, humanisma kaj individuisma, inter alia.[1] Preter la limoj de la filozofio, la teologio, la psikologio kaj la literaturo, Kierkegaard estas konsiderata kiel grava kaj influa gravulo de la nuntempa pensaro.[2][3][4]

En unua etapo Kierkegaard verkis sub diversaj pseŭdonimoj laŭ kiuj li prezentis siajn proprajn vidpunktojn pere de komplika dialogo. Kutime la leganto devis malkovri la signifon de liaj verkaĵoj, ĉar laŭ liaj vortoj, «la tasko devas iĝi malfacila, ĉar nur malfacilo inspiras la kor-nobelulojn».[5]

La ĉefaj temoj de la verkaro de Kierkegaard turnas ĉirkaŭ angoro aŭ ekzistada timo. Laŭ li, «la homa estaĵo estas sintezo de tempo kaj eterno, de finito kaj nefinito; tia renkonto de antinomioj en ununura ento (la homa estaĵo) generas en tia ento angoron».[6] Laŭ Kierkegaard, la fakto, ke la deziro nemorti kiun komune havas la homa estaĵo kontrastas antaŭ ties fineco «ne estas mortiga malsano», ĉar angoro, se estas 'pripensita' iĝas liberiga, ĉar rimarkigas la homan estaĵon pri ties situacio. Danĝera kaj mortiga — li opinias — estas malespero. La solvo estas — en tio pluhavas sparkojn de luterismo — fido, kvankam neniel pasiva fido; oni devas esti «kavaliro de la fido», kio signifas fronti rekte la ekzistadon, modifi ĝin positive kvankam «ĉio estas perdita».[6]

Nomo

Lia nomo en dana skribiĝas Søren, tio estas 'Severino'. La familinomo signifas laŭlitere 'ĝardeno de la preĝejo' (Kierke, 'Preĝejo'; Gaard, 'ĝardeno'), sed ankaŭ 'tombejo', ĉar tiutempe la korto de preĝejoj utilis tiele.

Vivo

Unuaj jaroj (1813–1841)

Søren Kierkegaard naskiĝis en riĉa familio de Kopenhago. Lia patro, Michael Pedersen Kierkegaard, estis tre religia homo. Li estis konvinkita, ke li ricevas la koleron de Dio, kaj pro tio neniu el siaj filoj vivos trans la aĝo de Kristo, 33 jaroj. Li pensis, ke siaj pekoj, kiel maldecdiri la nomon de Dio en sia junaĝo aŭ eble gravedi la patrinon de Kierkegaard ekster geedziĝo, estis punmeritaj. Kvankam multaj el liaj sep filoj vere mortis junaj, lia antaŭdiro rezultis erara kiam du el ili superis tiun aĝon. Sur tiu frua enkonduko al la koncepto de peko kaj en la rilato inter patro kaj filo enradikiĝis la fundamentoj de granda parto de la verkaro de Kierkegaard (ĉefe de Timo kaj tremo). La patrino de Kierkegaard, Anne Sørensdatter Lund Kierkegaard, ne estis menciata rekte en liaj libroj, kvankam ankaŭ ŝi influis super liaj malfruaj verkoj. Spite la religia melanĥolio kiun foje suferis la patro, Kierkegaard kaj li estis tre ligitaj. Kierkegaard lernis esplori la regnon de sia imago pere de serio da ekzercoj kaj ludoj kiujn ambaŭ praktikis kune.

La patro de Kierkegaard mortiĝis la 9-a de aŭgusto de 1838, je aĝo de 82 jaroj. Antaŭ sia forpaso, li petis al Søren, ke li pastriĝu. La religia vivo de lia patro estis ege influinta super Søren kaj li sentis sin deviga plenumi lian deziron. Du tagojn poste, la 11-a de aŭgusto, Kierkegaard skribis: «Mia patro mortiĝis merkrede.[7] Mi ege deziris, ke li vivu kelkajn jarojn pliajn kaj mi vidas lian morton kiel la lastan memoferon kiun li faris pro mi; ...li mortiĝis por mi cele ke, se eble, mi povu iĝi ankoraŭ io. De ĉio kion mi heredis el li, lia memoro, lia transfigura portreto... estas plej prezata de mi, kaj mi atentos konservi lian memoron kaŝitan save el la mondo».[8]

Kierkegaard ĉeestis la Lernejon de Civitana Virto, elstare en latina kaj historio. Li plustudis teologion en la Universitato de Kopenhago, sed tie li inkliniĝis plie al filozofio kaj literaturo. En la universitato, Kierkegaard verkis sian prelegon, Pri la koncepto de ironio en konstanta referenco al Sokrato, kiu estis konsiderata de la fakuloj de la universitato kiel elstara verko kaj bone pensita, kvankam li ekscesis iomete je literatura por esti filozofa tezo.[9] Kierkegaard ricevis la titolon la 20-a de oktobro de 1841 per Magistri Artium, kiu estis la plej alta konsidero. Per la familia heredo, Kierkegaard povis financi sian edukon, elspezojn kaj kelkajn publikaĵojn de siaj unuaj verkoj.

Regine Olsen (1837–1841)

Regine Olsen, la amo de lia tuta vivo kaj muzo.

Alia grava aspekto de la vivo de Kierkegaard (ĝenerale konsiderita kiel tiu de plej granda influo super li) estis la rompo de lia engaĝigo kun Regine Olsen (1822—1904). Kierkegaard ekkonis na Regine la 8-a de majo de 1837 kaj tuje allogiĝis je ŝi, same ŝi je li. En siaj Taglibroj Kierkegaard verkis pri sia amo por Regine:

Ci, suverenino de mia koro, gardita kiel trezoro en la plej profundo de mia brusto, en la kompleto de mia penso, tie... nekonita diaĵo! Ho, mi povas vere kredi la rakontojn de poeto, sed kiam oni vidas unuafoje la objekton de onia amo, oni imagas kion vidis longe, ke ĉiu amo kiel ĉiu kono estas rememoro, ke ankaŭ amo havas siajn antaŭdirojn en la individuo. ... Mi kredas, ke mi devus posedi la belon de ĉiuj belulinoj por povi desegni belon egalan al tiu via; ke mi devus navigi ĉirkaŭ la tuta mondo por povi trovi la lokon kiu mankas al mi kaj al kiu indikas la plej profunda mistero de mia kompleta estaĵo, kaj tujtuje vi estas tiom proksima je mi, plenigante mian spiriton tiom pove ke mi glorias kaj sentas, ke estas bone esti ĉi tie.[8]

La 8-a de septembro de 1840 Kierkegaard deklariĝis formale al Regine. Tamen, li tuje sentis sin maliluzia kaj melanĥolia rilate la geedzigon. Eble pro pensi, ke lia melanĥolio kaj la vivo kun virino ne kongruas; aŭ eĉ pro kompreni, ke geedziĝo malfaciligos sian fundamentan alvokiĝon. Malpli ol unu jaron post la propono geedziĝi, li rompis ĝin, la 11-a de aŭgusto de 1841. Ĝenerale oni supozas, ke ambaŭ estis profunde enamiĝintaj, eĉ post ŝia edziniĝo al Johan Frederik Schlegel (1817—1896), elstara funkciulo (ne konfuzenda kun la germana filozofo Friedrich von Schlegel, (1772—1829)). Ilia posta kontakto limiĝis al hazardaj trafoj surstrate. Jarojn poste, tamen, Kierkegaard petis al la edzo de Regine permeson paroli kun ŝi, sed Schlegel neis. Regine, kiu amis lin multe restis, por ĉiame, kolera kun li pro la nekomprenita rompo.

Poste la geedzoj Schlegel translokiĝis transmaren, kaj je la reveno de Regine, Kierkegaard jam estis mortinta. Regine Schlegel vivis ĝis 1904 kaj ŝi estis entombigita proksime de Kierkegaard en la tombejo Assitens.

Unuaj verkoj (1841–1846)

Kvankam Kierkegaard verkis dum sia junaĝo kaj universitata epoko kelkajn artikolojn pri politiko, virinoj kaj distro, multaj fakuloj konsideras, ke la unua elstara verko de la aŭtoro estas ĉu lia universitata tezo, Pri la koncepto de ironio en konstanta referenco al Sokrato, prezentita en 1841, ĉu lia majstroverko, Ĉu tio ĉu alia, publikita en 1843. Ĉiukaze, ambaŭ kritikis gravajn figurojn de la okcidenta filozofa penso (na Sokrato kaj na Hegel, respektive), montris la unikan verkostilon de Kierkegaard kaj montris maturecon rilate la verkojn de lia junaĝo. Ĉu tio ĉu alia estis verkita ĉefe dum la estado de Kierkegaard en Berlino kaj finita en 1842.

Manuskripto de Kierkegaard de Filozoferoj.[10]

Samjare de la publiko de Ĉu tio ĉu alia, Kierkegaard malkovris, ke Regine engaĝiĝis kun Johan Frederik Schlegel. Tio kortuŝis profunde lin kaj liajn postajn verkojn. Unuflanke el Timo kaj tremo, publikita fine de 1843, oni povas dedukti, ke 'Kierkegaard esperas, ke per dia agado Regine revenu al li'.[11] Ripeto, publikita la saman tagon de Timo kaj tremo pritraktas pri juna ĉevaliro kiu forlasas sian amatinon. Kelkaj tiamaj verkoj enhavas similajn nuancojn pri la rilato Kierkegaard-Olsen.

Aliaj tiamaj gravaj verkoj fokusigas la kritikon de Georg Wilhelm Friedrich Hegel kaj kunformas bazon por la ekzistada psikologio. Filozoferoj, La koncepto de anksieco kaj Etapoj de la vojo de la vivo pritraktas la pensojn kaj sentojn kiujn individuo povas fronti en la vivo. Eble la plej kuraĝa atako al hegelismo estas en Nescienca konkluda aldonaĵo al la "Filozoferoj" kie oni pridiskutas la gravon de la individua subjektiveco kiel vero kaj oni respondas al la hegela aserto, ke "Ĉio racia estas reala kaj ĉio reala estas racia".[12]

La plejparto de verkoj de tiu periodo estis filozofaj kaj verkiĝis sub pseŭdonimoj kaj malrekte, reprezentantaj diversajn vidpunktojn kaj vivmanierojn. Ĉiukaze, Kierkegaard publikigis ankaŭ teologiajn sermonojn verkitajn sub sia propra nomo.[13] Kierkegaard verkis tiujn sermonojn por klarigi filozofiajn aspektojn de la verkoj verkitaj sub pseŭdonimoj, por diskuti teologiajn aspektojn de tiuj kaj por klerigi la leganton.[14]

La afero de La korsaro (1845–1846)

La 22-a de decembro de 1845, Peder Ludvig Møller publikigis artikolon kritikante Etapoj de la vivvojo. La artikolo resumis negative Etapoj, sed montris malmulte da kompreno de la verko. Møller ankaŭ kontribuis en La korsaro (Corsaren), dana gazeto kiu primokis riĉulojn aŭ gravulojn. Kierkegaard respondis cele defendi sian verkon, primoki na Møller kaj malestimi la revuon, kolerigante la eldoniston, Meïr Aaron Goldschmidt.

La nuraj du artikoloj kiujn Kierkegaard verkis responde na Møller estis Agado de vaganta estetikisto kaj La dialektika rezulto de afero de literatura politiko. En la unua li fokusiĝis je insulto al Møller kaj respondo al ties kritiko. La dua estis atako al La korsaro kie Kierkegaard petis malferme esti satirita.

Pri publikaĵo kiel La korsaro, kiu ĝis nun estis legata de multaj kaj ĉiutipaj personoj kaj la rezulto kiun ĝuis, esence, esti ignorata, malestimata kaj neniam respondita, uniko kiu restus por esprimi ties literaturan kaj moralan kvaliton — respegulata en la investo kiun tiu publikaĵo per malgrandega kapablo kaj ekstrema klopodo serĉis fari — estus ke iu malmortigita kaj laŭdita de tiu publikaĵo petus esti insultita de tiu... Ĉu mi povus esti insultita? — la persona domaĝo esti malmortigita de La korsaro estus simple troe.

Laŭlonge de la venontaj monatoj, La korsaro akceptis la oferon de Kierkegaard «esti insultata» kaj realigis serion de atakoj per kiuj ili primokis liajn aspekton, voĉon kaj kutimojn. Dum monatoj li suferis pro persekutado surstrate. En artikoleto de 1846, Kierkegaard longe kaj detale eksplikas sian atakon kontraŭ Møller kaj La korsaro, kaj rakontas ankaŭ ke tiu atako igis lin abandoni sian aktivecon kiel verkisto.

La tagoj de mia aŭtoreco forpasis, laŭdata estu Dio. Oni permesis la eblon konkludi ilin al mi mem, pro esti kompreninta kiam taŭgus finigi ilin, kaj tuj post la publikigon de Ĉu tio ĉu alia, kion mi dankas al Dio. Tio, fojon plian, ne estas kiel homoj vidus ĝin, kvankam per paro da vortoj mi povus pruvi ĝin. Mi konas mian verkon sufiĉe kaj mi vidas ĝin ordigita. Sed tio doloris al mi; mi sentas la impreson, ke mi devus esti pardonpetinta pro tio; sed oni lasu ĝin. Se mi nur povus sukcesi esti pastro. Ĉiukaze, granda parto de mia nuna vivo povas kontentigi min: mi spiros pli libere nun, per permeso de iu eventuala literatura verko dum mia libera tempo.

Dua periodo (1846–1853)

Manuskripto de Kierkegaard de La mortiga malsano.[10]

Dum liaj unuaj verkoj fokusigzis al Hegel, la postaj pritraktis la hipokritecon de la Kristanismo. Gravas rimarki, ke per 'kristanismo' Kierkegaard ne aludis la kristanismon mem, sed pli bone la Eklezion kaj la religion kiun praktikis socio. Post la okazaĵo de La korsaro, Kierkegaard interesiĝis pri «la publiko» kaj la interagado de la individuo kun ĝi. La dua verko de tiu periodo de lia vivo estis Du Aĝoj: Literatura Revuo kiu konsistis en kritiko al Du epokoj (aŭ Du generacioj), de Thomasine Christine Gyllembourg-Ehrensvärd. Post tiu kritiko, Kierkegaard faris spritajn observojn pri la naturo de la tiama generacio kaj ties malpasia sinteno antaŭ vivo. Li verkis, ke «la aktuala generacio estas esence racia, senigita el pasioj... La nuna tendenco iras en la direkto de la matematika ekvacio». Kierkegaard atakas la konformismon kaj la kulturan asimiliĝon de la individuoj en maldiferencigita publiko, «la amaso».[15] Kvankam Kierkegaard atakas la publikon, li apogas la komunumojn en kiuj la individuoj pluhavas sian diversecon kaj karakterojn specifajn.

Aliaj verkoj fokusiĝis sur la surfaceco de «la amaso» kiu limigas kaj subpremas la individuon. La libro pri Adler pritraktas la deklaron de la pastro Adolf Peter Adler esti havinta sakran rivelon kaj esti kondamnita al ostracismo kiel konsekvenco de tio.

Kiel parto de sia analizo de la publiko, Kierkegaard pritraktis la decadencon de la kristana eklezio, ĉefe la Eklezio de la Dana Popolo. Kierkegaard opiniis, ke la kristanismo «perdis la vojon» de la kristana fido. La kristanismo en tiu periodo ne atentis, misatentis aŭ «falsa laŭdis» la originan kristanan doktrinon. Kierkegaard sentis sian tiumomentan devon informi aliulojn pri la ombroj de la nomita «kristana vivo». Li verkis diversajn kritikojn al tiutempa kristanismo kiel la Kristanaj sermonoj, La verkoj de amo kaj Edifaj sermonoj.

La mortiga malsano estas unu el la plej konataj verkoj de tiu epoko de Kierkegaard, kaj kvankam kelkaj filozofoj kaj psikologoj ateaj tiutempaj malatentis kion Kierkegaard sugestis kiel fido, lia analizo de la naturo de la Ekzistada angoro estas unu el la plej gravaj kontribuoj tiutemaj kaj influis postajn filozofajn konceptojn, kiel la ekzistada kulpo de Heidegger kaj la malbona fido de Sartre.

Ĉirkaŭ 1848 Kierkegaard ekatakis literature la Eklezion de la Dana Popolo per libroj kiel Praktiko de la kristanismo, Por la memesploro kaj Juĝu vi mem!, kie klopodas esprimi la veran naturon de la kristanismo, kun Jesuo kiel modelo.

Atako kontraŭ kristanaro (1854–1855)

Tombo de Søren Kierkegaard en Assistens Kirkegård

La lastaj jaroj de Kierkegaard karakteriĝis pro akra kaj konstanta atako kontraŭ la Eklezio de la Dana Popolo per artikoloj publikitaj en La patrio (Fædrelandet) kaj serio de broŝuroj publikitaj de li mem kaj titolita La momento (Øjeblikket).[16] Kierkegaard decidis agadi dekomence post prelego de Profesoro Hans Lassen Martensen, kie tiu nomis ties ĵus forpasintan antaŭanton Episkopon Jakob P. Mynster «atestanto de la vero, unu el la aŭtentaj atestantoj de la vero».[17] Kierkegaard estimis na Mynster, sed konsideris, ke ties koncepto de kristanismo estis hominteresa, pli ol diinteresa, kaj por li neniamaniere estis la vivo de Mynster komparebla al tiu de «atestanto de la vero».

Antaŭ la publikigon de la deka ĉapitro de La momento, Kierkegaard svenis surstrate kaj estis enhospitaligita. Tie li estis unu monaton, kaj dume li malakceptis ricevi la asiston de pastro, kiun Kierkegaard konsideris simplan funkciulon kaj ne serviston de Dio. Li diris al Emil Boesen, amiko de la infanaĝo, kiu estis pastro kaj registris la konversaciojn kun Kierkegaard, ke sia vivo estis granda kaj nekonata sufero, kaj ke kio ŝajnis al aliuloj vanto ne estis vere tio.

Kierkegaard mortiĝis en la hospitalo Frederiks post tiu monato. Li estis enterigita en la tombejo Assintens en la zono de Nørrebro de Kopenhago. En la funebro de Kierkegaard lia nevo Henrik Lund protestis pro la fakto, ke lia onklo estas enterigita de la oficiala eklezio, se li klarigis dumvive, ke li volas malproksimiĝi el ĝi. Lund poste estis monpunita pro tio.

Pensaro

«Mi ricevis memoran kortuŝon de la apero de Kierkegaard, kiun mi trovis preskaŭ komika. Li estis tiam 23-jara; estis io sufiĉe neregulara en lia ĝenerala aspekto kaj montris strangan kombostilon. La blonda hararo staris preskaŭ ses colojn super lia frunto, per malorda kresto kiu aspektigis lin konfuza». — Hans Brøchner pri la geedziĝo de Peter Kierkegaard en 1836.[18] Bildo: Søren Kierkegaard en kafejo, oleodesegno de Christian Olavius, 1843

Kierkegaard estis nomita filozofo, teologo,[19] patro de la ekzistadismo, literatura kritikisto,[15] humoristo,[20] psikologo[21] kaj poeto.[22] Du el liaj plej konataj ideoj estas «subjektiveco»[23] kaj la salto de fido, kio estas lia koncepto de kiel la individuo fidas je Dio aŭ kiel persono agas je amo. Tio ne estas racia decido, ĉar estas transracia favore de io pli eksterordinara: la fido. Krome li konsideris, ke fidi estis samtempe dubi. Ekzemple por fidi je Dio, oni devus ankaŭ dubi pri ties ekzisto; la dubo estas la racia parto de la pensaro de la persono, sen tiu la fido ne havus realan substancon. La dubo estas esenca elemento de la fido, fundamento. Alimaniere dirite, kredi aŭ fidi je la ekzisto de Dio sen esti iam dubinta pri tio, ne estus fido kiu meritus la penon. Ekzemple oni ne bezonas fidon por kredi ja al ekzisto de krajono aŭ tablo, ĉar oni povas vidi ilin.[24]

Kierkegaard elstarigis ankaŭ la gravon de la egoo, kiel de la rilato inter la egoo kaj la mondo, fundamente sur la pripenso kaj la internenrigardo de la egoo. Li asertis en Nescienca konkluda aldonaĵo al la "Filozoferoj" ke "subjektiveco estas vero" kaj "vero estas subjektiveco". Tio rilatas al la distingo inter kio estas objektive certa kaj la subjektiva rilato de individuo (kiel indiferento aŭ engaĝiĝo) kun tiu vero. La homaro kiu iamaniere kredas la samajn aferojn povas sperti tre diference tiujn kredojn. Du individuoj povas kredi, ke estas multe da malriĉaj homoj kiuj bezonas helpon, sed eble tiu kono igas nur unu el ili helpi tiujn.

Ĉiukaze, Kierkegaard pridiskutas ĉefe la subjektivecon rilate la religiajn aferojn. Kiel menciite, li asertas, ke dubo estas elemento de fido kaj ke ne eblas atingi objektivan certigon pri religiaj doktrinoj kiel la ekzisto de Dio aŭ la vivo de Kristo. Oni povas esperi nur la konkludon ke probable la religiaj doktrinoj estas certaj, sed se persono kredus tiujn doktrinojn nur je tiu grado ke probable ili estas certaj, tiu absolute ne estus vere religia. La fido konsistas je la subjektiva rilato de totala kompromito kun tiaj doktrinoj.[25]

Malrekta komunikado kaj aŭtoreco sub pseŭdonimo

Unu el la verkoj de Kierkegaard, verkita sub la pseŭdonimoj "A" kaj "B", aŭ Juĝisto William, kaj eldonita sub la pseŭdonimo Victor Eremita.

La duono de la verkaro de Kierkegaard estis verkita uzante diversajn pseŭdonimojn kiujn li mem kreis por reprezenti diferencajn pensmanierojn. Tio formis parton de la malrekta komunikado de Kierkegaard. Ekzemple ĉe La vidpunkto de mia verko kiel aŭtoro, Kierkegaard verkis tiele por eviti, ke lia verko estus pritraktata kiel filozofa sistemo kun sistema strukturo. En Vidpunkto..., Kierkegaard verkis: "En la verkoj verkitaj sub pseŭdonimo ne estas eĉ unu vorto vere mia. La unika opinio kiun mi havas pri tiuj verkoj estas tiu kiun mi povas formi kiel tria persono; eĉ ne unu kono pri ties signifo, krom kiel leganto; eĉ ne unu privata rilato kun ili."[26]

Kierkegaard uzis la malrektan komunikadon por malfaciligi scii ĉu li vere defendis la vidpunktojn prezentitajn en lia verkaro. Li esperis, ke la legantoj simple legu la verkojn tiajn kiaj ili estas, sen atribui al ili iun aspekton de lia vivo. Kierkegaard ankaŭ ne volis, ke liaj legantoj pritraktu liajn verkojn kiel aŭtoritata sistemo, sed ke ili klopodu interpreti tiujn ili mem.

Bibliografio

Verkaro

  • Ĉu tio ĉu alia (1843) (Enten – Eller)
  • Du edifaj sermonoj (To opbyggelige Taler)
  • Timo kaj tremo (Frygt og Bæven)
  • Ripeto (Gjentagelsen)
  • Tri edifaj sermonoj (Tre opbyggelige Taler)
  • Kvar edifaj sermonoj (1843) (Fire opbyggelige Taler)
  • Tri edifaj sermonoj (1844) (Tre opbyggelige Taler)
  • Filozoferoj (Philosophiske Smuler)
  • Johannes Climacus
  • Taglibro de deloganto (Forførerens Dagbog)
  • Koncepto de angoro (Begrebet Angest)
  • Pri la koncepto de ironio, en konstanta referenco al Sokrato (1841)(Om Begrebet Ironi, med stadigt Hensyn til Socrates)
  • Enkondukoj (Forord)
  • Tri sermonj en imagitaj okazoj (Tre Taler ved tænkte Leiligheder)
  • Etapoj de la vojo de la vivo (Stadier paa Livets Vei)
  • Literatura reklamo (En literair Anmeldelse)
  • Edifaj sermonoj en diversaj spiritoj (Opbyggelige Taler i forskjellig Aand)
  • La verkoj de amo (Kjerlighedens Gjerninger)
  • Kristanaj sermonoj (Christelige Taler)
  • La krizo kaj unu krizo en la vivo de aktorino (Krisen og en Krise i en Skuespillerindes Liv)
  • La kampolilioj kaj la ĉielobirdoj (Lilien paa Marken og Fuglen under Himlen)
  • Du etaj etikoreligiaj traktatoj (Tvende ethisk-religieuse Smaa-Afhandlinger)
  • La mortiga malsano / Traktato de malespero (Sygdommen til Døden)
  • Mia vidpunkto (Om min Forfatter-Virksomhed)
  • La momento (Öieblikket)

Referencoj

Notoj

  1. Hubben, William. Dostoevsky, Kierkegaard, Nietzsche, and Kafka: Four Prophets of Our Destiny. New York: Collier Books, 1962
  2. Hubben, William. Dostoevsky, Kierkegaard, Nietzsche, and Kafka: Four Prophets of Our Destiny. New York: Collier Books, 1962.
  3. Lippit, John and Daniel Hutto. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  4. Creegan, Charles. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  5. Kierkegaard, Søren. Journals and Papers, Indiana University Press, ISBN 0-253-18240-9.
  6. 6,0 6,1 Kierkegaard, Søren. La enfermedad mortal o de la desesperación y el pecado, Sarpe, Madrido, 1984, 35.
  7. Laŭ la Taglibro, Michael mortiĝis ĉirkaŭ la 2-a a.m., ĵaude frumatene.
  8. 8,0 8,1 Dru, Alexander. The Journals of Søren Kierkegaard, Oxford University Press, 1938.
  9. Kierkegaard, Søren. The Concept of Irony with Continual Reference to Socrates, Princeton University Press 1989, ISBN 0-691-07354-6
  10. 10,0 10,1 Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  11. Lippitt, John. Routledge Philosophy Guidebook to Kierkegaard and Fear and Trembling. Routledge, 2003, ISBN 978-0-415-18047-4
  12. Hegel, G.W.F. Phenomenology of Spirit, Oxford University Press, 1979, ISBN 0-19-824597-1
  13. En angla, ili estis kolektitaj en Eighteen Upbuilding Discourses, Princeton University Press, ISBN 0-691-02087-6.
  14. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  15. 15,0 15,1 Kierkegaard, Søren. A Literary Review, Penguin Classics, 2001, ISBN 0-14-044801-2
  16. Lowrie, Walter. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  17. Duncan, Elmer. Søren Kierkegaard: Maker of the Modern Theological Mind, Word Books 1976, ISBN 0-87680-463-6
  18. Garff, Joakim. Søren Kierkegaard: A Biography (tr. Bruce Kirmmse), Princeton University Press, 2005, ISBN 0-691-09165-X, p. 113. Ankaŭ en Encounters With Kierkegaard: A Life As Seen by His Contemporaries, p. 225
  19. Kangas, David. Kierkegaard, the Apophatic Theologian. David Kangas, Yale University (pdf format). Enrahonar No. 29, Departament de Filosofia, Universitat Autònoma de Barcelona. Alirita 23a de aprilo2006.
  20. Oden, Thomas C. The Humor of Kierkegaard: An Anthology, Princeton University Press 2004, ISBN 0-691-02085-X
  21. Ostenfeld, Ib and Alastair McKinnon. Søren Kierkegaard's Psychology, Wilfrid Laurer University Press 1972, ISBN 0-88920-068-8
  22. MacKey, Louis. Kierkegaard: A Kind of Poet, University of Pennsylvania Press, 1971, ISBN 0-8122-1042-5
  23. Kierkegaard ne estas radikala subjektivisto; ne malakceptus la gravon de la objektivaj veroj.
  24. Kierkegaard klopodis ripete elstarigi la gravon de la dubo por la kristana vivmaniero: «Kredi je la pardono de niaj pekoj estas la decida kredo kiu konvertas homan estaĵon en animo. ... Ĉiu ajn kiu reale spertis kaj spertas kio estas kredi je la pekopardono sendube konvertiĝis en alia persono». Søren Kierkegaard's Journals and Papers, ed. by Howard V. Hong, VIII A 673 n.d., 1848., Indiana University Press, 1976, ISBN 0-253-18240-9
  25. Kierkegaard, Søren. Concluding Unscientific Postscript to Philosophical Fragments, Princeton University Press, 1992, ISBN 0-691-02082-5
  26. Kierkegaard, Søren. The Point of View, Princeton University Press, 1998, ISBN 0-691-05855-5

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj