Søren Sørensen
Søren Peter Lauritz Sørensen | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Dana biokemiisto, kies famo enkondukis la koncepton de pH, iu maniero mezuri la alkalecon kaj acidecon de la akvo.
| |||||
Persona informo | |||||
Søren Peter Lauritz Sørensen | |||||
Naskiĝo | 9-a de januaro 1868 en Havrebjerg, Danio | ||||
Morto | 12-a de februaro 1939 en Kopenhago, Danio | ||||
Ŝtataneco | Danio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Kopenhago | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Arthur Arnholtz [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto [#] | ||||
Laborkampo | biokemio [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | Sophus Mads Jørgensen [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Søren Peter Lauritz SØRENSEN estis dana biokemiisto kiu enkondukis la koncepton pri pH, iu skalo por mezuri acidecon kaj alkalecon. Li gradiĝis en la Universitato de Kopenhago kaj estis aparte aktiva en la kampo de proteino-analizoj kaj en la studo de la termodinamikaj aspektoj de la kemio de la proteinoj. Li ankaŭ estas konata pro sia formaldehida titrado aŭ Metodo de Sørensen.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Søren Sørensen estis filo de kamparanoj kaj komencis siajn universitatajn studojn havante 18 jarojn. Li komencis siajn studojn en la medicina fakultato, sed sub la influo de la kemiisto Sophus Mads Jørgensen (1837-1914) li transiris al la kemia fakultato. En 1900 li iĝis membro de la ‘’’Reĝa akademio pri sciencoj kaj beletroj’’’ en Danio.[1]
Dum sia doktoraj studoj pri kemio, li laboris kiel asistanto en la kemia laboratorio de la ‘’’Dana Politeknika Instituto’’’, en iu esploro pri la dana geologio kaj ankaŭ kiel konsultisto por la ‘’’Reĝa ŝipkonstruejo’’’. Li edziĝis dufoje kaj lia dua edzino, Margrethe Høyrup Sørensen, kunlaboris kun liaj studoj. El 1901 ĝis 1938, Sørensen estis estro de la prestiĝa ‘’’Karlsberga Laboratorio’’’, en Kopenhago.
Dum li tie studadis, li esploris la efikon de la jonaj koncentriĝoj sur la proteinoj kaj, ĉar la koncentriĝo de hidrogenaj jonoj estis aparte grava, li enkondukis la pH-skalon en 1909. La artikolo en kiu li enkondukis la skalon (uzante la notacion pH) publikiĝis en Francio, Danio kaj Germanio.
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Clube da química
- Infoescola
- EuChemS Arkivigite je 2021-08-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivdk
- ResearchGate
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- pH
- Sophus Mads Jørgensen (1837-1914)
- Proteinoj
- Louis Pasteur
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La ‘’’Reĝa akademio pri sciencoj kaj beletroj’’’ en Danio, estas fondita de la reĝo Kristiano la 6-a, en 1742.