Sørvágsfjørður

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvejo Atlantiko
Geografia situo 62° 4′ 43,68″ N, 7° 21′ 45,36″ U (mapo)62.0788-7.3626Koordinatoj: 62° 4′ 43,68″ N, 7° 21′ 45,36″ U (mapo)
(Ferooj)
(Ferooj)
DEC

Map

vdr
Sørvágsfjørður

Sørvágsfjørður [ˈsøːrvɔksˌfjøːrʊr] estas fjordo de Ferooj, ĉe okcidenta parto de Vágar al insulo Mykines.

Ĝia nomo venas laŭ loko Sørvágur. Plia loko estas Bøur ĉe la norda bordo, kiu estas precipe konvena por balenĉasado. Plu ekster la fjorda komenco, situas Gásadalur supre de la bordo. La sudan fjordan enirejon markas Tindhólmur.

De Sørvágur oni povas rigardi super la fjordo al Mykines. Ĉiutage poŝta boato Brynhild servas la lokanojn. Samtempe Sørvágsfjørður estas grava enirejo al Flughaveno Vágar.