Súðavík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Súðavík
komunumo
COA Súðavíkurhreppur.png
Blazono
Lando Islando
Loĝantaro 215
Poŝtkodo 420
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Súðavík
Retpaĝo: sudavik.is

Súðavík estas komunumo en Islando, proksime al Ísafjörður. La plej multaj enloĝantoj loĝas en la samnoma vilaĝo. Ĉefa okupo rilatas al fiŝkaptado.

La 16-an de januaro 1995 sur la vilaĝon iris lavango, kiu detruis 22 de la 70 domoj kaj 14 homoj mortis. Ekde tiam malpermesita estas dumvintra restado en multaj el la aliaj domoj, kaj kelkajn el ili aĉetis dungitasocioj kiel somerdomojn.

La vilaĝo situas sur bordoj de Ísafjarðardjúp, 20 kilometrojn de Ísafjörður, ĉefurbo de Vestfirðir. La 1-an de januaro 2011 tie loĝis 192 homoj.