Südwestrundfunk
Südwestrundfunk | ||
---|---|---|
![]() | ||
Fondodato | 1-a de januaro 1998 | |
Sidejo | Stutgarto, Germanio | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Sudokcidentgermana Radio - germane Südwestrundfunk (mallonge SWR), do nur Sudokcidenta Radio - estas regiona ŝtata radia kaj televida stacio en Germanio kun centra oficejo en Stutgarto kaj pliaj sidejoj en Baden-Baden kaj Majenco. Ĝi respondecas pri demokratieca publika radio kaj televido en la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo, kaj ekestis en 1990 per fuzio de la stacioj "Sudgermana Radio" (Süddeutscher Rundfunk, SDR, por la nordaj partoj de Virtembergo kaj Badenio), "Sudokcidenta Radio" (Südwestfunk, SWF, por la sudaj partoj de Virtembergo kaj Badenio kaj por Rejnlando-Palatinato. Tutlande la Sudokcidentgermana Radio kunlaboras kun similaj aliregionaj ŝtataj radiaj kaj televidaj stacio en tegmenta institucio nomata ARD. Malgraŭ la nomo la stacio ne estas la "plej sudokcidenta" en Germanio, ĉar ankoraŭ ekzistas la Sarlanda Radio en la plej plej sudokcidenta landoparto Sarlando.
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
Radie ofte aŭdata radioĵurnalisto de la stacio estas la esperantisto Thomas Bormann, kiu specialiĝis je elsendoj pri Grekio kaj Turkio.