Moskeo de Sulejmano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Süleymaniye)
Moskeo de Sulejmano
moskeovidindaĵo [+]
Koordinatoj41° 0′ 58″ N, 28° 57′ 50″ O (mapo)41.01611111111128.963888888889Koordinatoj: 41° 0′ 58″ N, 28° 57′ 50″ O (mapo)

ArkitektoSinan

Estiĝo1550

Moskeo de Sulejmano (Istanbulo)
Moskeo de Sulejmano (Istanbulo)
DEC
Moskeo de Sulejmano
Moskeo de Sulejmano
Lokigo de Istanbulo en Turkio

Map
Moskeo de Sulejmano
Vikimedia Komunejo:  Süleymaniye Mosque [+]
vdr
Vidajo de la Moskeo de Sulejmano ekde Karaköy tra la Ora Korno.
Interna vido de la kupoloj.

La Moskeo de Sulejmano (turke Süleymaniye Camii) estas moskeo konstruita dum la ekzistado de la Otomana Imperio kiu situas en la tri monteto de Istanbulo, Turkio. Ĝi estas la dua plej granda moskeo de la urbo kaj unu el la plej konataj.

La moskeo estis konstruita laŭ ordono de sultano Sulejmano la 1-a kromnomata La Glora. Ĝi estis konstruita de la imperia arkitekto Mimar Sinan. La konstruado ekiĝis en 1550 sur la tereno kie antaŭe troviĝis la palaco Eski Saray.La laboroj finiĝis en 1557.

Tombo de Roksolana (1558), Moskeo de Sulejmano, Istanbul

Sinan kreis la arkitekturan dizajnon de la konstruaĵo en kontraŭpozicio al la bizanca Hagia Sofia. Hagia Sofia estis bizanca baziliko konvertita en moskeon dum la regado de Mehmedo la 2-a kaj ĝi estis la modelo por multaj otomanaj moskeoj de Istanbulo. Tamen, Sinan havis pli simetrian, racian kaj simplan koncepton, ol tiu de la antaŭaj otomanaj arkitektoj

La moskeo suferis gravan damaĝon pro incendio en 1660 sed estis restaŭrita de la sultano Mehmedo la 4-a. Pro la tertremo de 1766 la volbo denove falis. La postaj riparadoj damaĝis la originalan dekoradon de Sinan. Poste, la moskeo estis restaŭrida meze de la 19-a jarcento kun la celo rekuperi la originalan splendoron la volbo kaj la duonvolboj estis farbitaj je baroka otomana stilo. Dum la lasta purigado la originala dizajno estis fidele restaŭrita.