Süttő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Süttő (ŝutO) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Esztergom inter Neszmély kaj Lábatlan.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas inter monto kaj dekstra bordo de Danubo havanta havenon, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Győr, laŭ fervojo Esztergom-Komárom. Nyergesújfalu troviĝas 9 km-ojn, Komárom 26 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo kaj sia ĉirkaŭajo estis loĝita loko de praaj tempoj. Sur sia teritorio oni malkovris fru-ŝton-epokajn bronz-, kaj ferepokajn trovaĵojn, kaj fru-ferepokajn montettombojn (tumulojn).

La vilaĝo unuafoje estis menciita en 1295 laŭ la formo de sia nomo Sedthw, kiu laŭ la etomologio havas la signifon: enfluejo de rivereto. La rivereto „Bikoli”, kiu fontas en la arbaro apud Tardos, ĉi tie fluas en la Danubon.

En 1335 la vilaĝo apartenis al la havaĵo de Andreas Süttői kaj siaj filoj el la grandfamilio „Szák”. Iu filo, Johano estis reĝa homo, kaj loĝis en la vilaĝo Barancsfölde (departemento Komárom).

Laŭ la perdita ĉarto de Karolo la 1-a (Hungario) Johano filo de Andreo metis la vilaĝon kiel garantiaĵo al Tomaso filo de Petro.

Dum la turka invado Süttő restis loĝita loko, sed pro malmulte da loĝantoj oni novsetligis ĝin.

Iu interesa okupiĝo de loĝantaro estis la ŝtonhakado kaj ŝtonskulptado. En la ĉirkaŭaĵo de vilaĝo troviĝas la fama ruĝa marmoro de Süttő (en la najbara vilaĝo oni diras, ke „ruĝa marmoro de Piszke”). La ŝtonspecio estis jam hakita dum la reĝado de reĝo Matiaso, el ĝi estas farita la fama ornamputo de la palaco de Visegrád.

De la jarcento 13-a la ŝtonminejoj estis dungitaj dum iu tempo de italaj ŝtonkulptistoj (marmorario).

Al la loĝantaro donis okupiĝon krom la ŝtonskulptado la kultivado la arbaregoj malantaŭ la vilaĝo.

En la presildomoj de vinĝardenoj oni povas ankoraŭ vidi tiel nomitajn idolpresilojn. El inter ili kelkaj estis faritaj ankoraŭ en la 18-a jarcento. Ili estas la memoraĵoj de malnova vinberkultivado.

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]

Slovakio Moča, Slovakio Slovakio Pribeta, Slovakio