S-Bahn de Rostock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
S-Bahn de Rostock
Ecoj
Lando Germanio Germanio
Trafika unio VVW
Ecoj
Nombro de linioj 3
Longo de la linioj 90,7 km
Nombro de stacioj 26
Nombro de longdistancaj stacioj 2
Administrado kaj utiligado
Trafikanto DB Regio Nordost
Trafika takto 7,5/15 (S2 kaj S3 60/120)
Veturiloj BR 442 Talent 2 + Duetaĝaj vagonoj
vdr

La S-Bahn de Rostock estas S-Bahn en la meklenburgia hansa urbo Rostock. Ĝi havas tri liniojn kun longeco de entute proksimume 90 km. La linio S1 de la ĉefa stacidomo al Warnemünde veturas ene de la urba teritorio de Rostock. Tie jam en la 1970aj jaroj komenciĝis la S-Bahn-trafiko. Pli poste estis enigitaj la linioj al la apudmara haveno kaj en la sude situantan urbon Güstrow tra Schwaan en la S-Bahn-reton. En 2012 la linio al apudmara haveno estis malfunkciigita, anstataŭe ekde tiam la ligo al Güstrow tra Laage apartenas kiel linio S3 al la S-Bahn de Rostock. Estas uzataj navettrajnoj kun duetaĝaj vagonoj.

Linioj[redakti | redakti fonton]

Sinsekvo[redakti | redakti fonton]

Okcidente de la Unterwarnow kondukas la linio S1 de Warnemünde tra la teritorioj kun nove konstruitaj domoj Lichtenhagen, Lütten Klein, Evershagen kaj tra la industriaj teritorioj Marienehe kaj Bramow inter la Kröpeliner-Tor-Vorstadt kaj la Hansaviertel al ĉefa stacidomo de Rostock , kiu troviĝas en la sudo de la Steintor-Vorstadt (Kurslibra linio 181).

La S2 komenciĝas same en Warnemünde, sekvas la linian iron de la linio S1, sed veturas tra la ĉefa stacidomo en la sudan ĉirkaŭaĵon de Rostock. Ĝi transiras ĉe Schwaan la Warnow kaj plu kondukas al Güstrow (Kurslibra linio 182).

La S3 nuntempe komenciĝas ankoraŭ ĉe la ĉefa stacidomo de Rostock kaj sekvas la linian iron de la Lloydbahn en sudan direkton tra Laage (Meklenburgio) kaj de la liga fervojo Plaaz – Priemerburg en la urbon Güstrow. Ekde la ŝanĝo de la veturplano 2013/2014 kaj ĉe sufiĉa disponebleco de Talent-2-trajnoj, ankaŭ ĉi tiu linio veturu ĝis Warnemünde.

Stacioj kaj veturtempoj[redakti | redakti fonton]

Linio Haltejoj Longo en km[1] Veturtempo en Min. Linio
10 13,3 20 Warnemünde – Warnemünde Werft – R.-Lichtenhagen – R.-Lütten Klein – R.-Evershagen – R.-Marienehe – R.-Bramow – R. Holbeinplatz – R. Parkstraße – Ĉefa stacidomo de Rostock
17 47,6 58 Warnemünde – Warnemünde Werft – R.-Lichtenhagen – R.-Lütten Klein – R.-Evershagen – R.-Marienehe – R.-Bramow – R. Holbeinplatz – R. Parkstraße – Ĉefa stacidomo de Rostock – Papendorf – Pölchow – Huckstorf – Schwaan – Mistorf – Lüssow – Güstrow
9 45,6 43 Ĉefa stacidomo de Rostock – Kavelstorf – Scharstorf – Kronskamp – Laage – Subzin-Liessow – Plaaz – Priemerburg – Güstrow

Historio[redakti | redakti fonton]

Aparta bileto okaze de la ekfunkciigo de la S-Bahn

Sur la linio inter la ĉefa stacidomo de Rostock kaj la apudmara banloko Warnemünde jam delonge ekzistis densa antaŭurba trafiko. Tarife ĝi jam estis favorita ekde 1923 per malmultekostaj tagaj reveturaj biletoj.

La provizora nuligo de ĉi tiuj ofertoj kaŭzis en 1953 protestojn de la laborantoj de la Warnowwerft, tiel ke post malmulte da semajnoj denove ekvalidis la malnovaj tarifoj.[2] Kun la komenciĝinta en la 1960aj jaroj konstruo de setlejo kun nove konstruitaj loĝejoj laŭ ĉi tiu linio kreskis la signifo de ĉi tiu relacio.

La ekzistinta linio tra Schmarl situis unuflanke por la plej malnova kaj plej granda de ĉi tiu teritorioj kun novaj loĝejoj, Lütten Klein, tro malproksime flanke de la vojo, aliflanke pliaj teritorioj kun novaj loĝejoj apud la traceo estis planitaj. En la 1960aj jaroj estis konsiderita tracea konduko okcidente de la urba aŭtostrado al Warnemünde, sed pro la alta konstruaj elspezoj ĉi tiuj planoj ne plu konsierataj.[3] Anstataŭ tio en 1968 komenciĝis la konstruado de traceo apud la urba aŭtostrado sur ties orienta flanko. Unue estis malfermita la 12-an de Julio 1970 Stichstrecke de Bramow al Lütten Klein, por ligi la loĝan teritorion kun la urbocentro kaj la havena teritorio. De Bramow ĝis Evershagen la relo troviĝis apud la linia relo al Warnemünde en la situo de la iama dua relo. Je ĉi tiu tago ankaŭ ekvalidis, angelehnt al la tarifoj de aliaj urbaj fervojoj, tarifaj simpligoj. Unu veturo de Rostock al Warnemünde kostis unuece 50 pfenigojn, por pli mallongaj linioj oni pagis la normalan tarifon de la Deutschen Reichsbahn.[2]

La linio al Lütten Klein estis plilongigita en la sekvaj jaroj norden kaj sude de la haltejo Warnemünde Werft denove estis enkondukitan en la malnovan linion. Kun la finpretigo de ĉi tiu nove konstruita linio en 1974 okazis la oficiala starto kiel S-Bahn (hodiaŭa linio S1) kaj la ĝis tiam neregula trafiko estis entaktigita. La malnova linio tra la stacidomo Schmarl estis senfunkciigita.

La 14-an de decembro 1985 la elektra trafiko estis komencita sur la S-Bahn de Rostock. En trafiko de kulminaj horoj trafikis navettrajnoj el tri kvarpartaj duetaĝaj unuoj, kiuj estis jungataj ĝis la elektrigo kun la Baureihe 118, poste kun la Baureihe 243 (hodiaŭ 143).

La linio al la transmara haveno de Rostock tiam ne validis kiel S-Bahn, eĉ se ĉiuj veturoj tien estis traligitaj de kaj al Warnemünde. Nur en 1987 la S-Bahn-tarifo al transmara haveno estis enkondukita[2] La oficiala nomo "S-Bahn" por la trajnoj al apudmara haveno estis enkondukita nur post 1990.

Ekde 1982 trafikis pluraj S-Bahn-trajnoj de Warnemünde al Rostock plu al la fabriko de kemiaj sterkoj en Poppendorf. Ĉi tiuj trajnoj validis kiel puraj trajnoj por trafiko de kulminaj horoj kaj ne staris por la vojparto oriente de Rostock en la publikaj horaroj. En 1992 ĉiuj tiuj trajnoj estis senfunkciigitaj.

En la 1990aj jaroj reduktiĝis la denseco de trafiko en la trafiko de kulminaj horoj, ĉar la plej multaj grandaj firmaoj maldungis personaron aŭ estis entute fermitaj kaj la loĝaj teritorioj laŭ la S-Bahn-linioj perdis loĝantojn. La 7,5-minuta takto dum la trafiko de kulminaj horoj estis maldensigita al 10-minuta takto kaj la trajnaj longoj estis iom post iom mallongigitaj al garnituroj el tri duetaĝaj vagonoj.

Same ekde la 1990aj jaroj la proksimtrafikaj trajnoj de Güstrow al Rostock estas nomataj kiel S-Bahn kaj kondukataj rekte al Warnemünde.

Planadoj kun la celo, ligi la S-Bahn-sistemon de Rostock kun la tramo de la urbo al sistemo de urba fervojo, en la jaro 2007 estis rezignitaj.

En la jaro 2009 la lando Meklenburgo-Antaŭpomerio adjudikis la trafikon sur la parta reto „Warnow“, al kiu krom la S-Bahn de Rostock ankaŭ apartenas la linioj Wismar – Rostock – Tessin, (Bad Doberan) – Rostock – Graal-Müritz kaj Wismar – Ludwigslust. DB Regio Nordost gajnis la adjudikon kaj restas la trafikanto de la S-Bahn de Rostock kaj ankaŭ transprenos la linion Rostock – Laage – Güstrow.[4][5] Ekde la ŝanĝo de la horaro en 2012 ĉi tiu linio estis kompletigata al la S-Bahn-reto kaj tenata kiel S3. Inter Rostock kaj Warnemünde veturas la trajno dum la ĉefa trafika tempo ĉiujn 7,5 minutojn kaj en la malĉefa trafika tempo ĉiujn 15 ninutojn, sur la ceteraj vojpartoj lunde ĝis vendrede ĉiujn 60 minutojn, je semajnfionoj plu nur ĉiujn 120 minutojn.

Meze de majo 2012 la ministerio por energio, infrastrukturo kaj landa evoluo de Meklenburgo-Antaŭpomerio konfirmis, ke la estonta linio S4 al la apudmara haveno de Rostock ne estu ekfunkciigata, sed la persona trafiko al la apudmara haveno je la 9-a de decembro 2012 komplete estas malmendata. El la urba administracio de Rostock venis kontraŭo pri tio, ĉi tie oni esprimas sin por plilongigo de la S-Bahn al la albordiĝejo de pramoj en transmara haveno.[6] Same ne plu estas servata la haltejo en Mierendorf (ĉe Güstrow).[7]

Ekde decembro 2012 oni planis veturigi sur ĉiuj linioj fabrike novajn, kvinpartajn elektrajn motorvagonkombinaĵojn Bombardier Talent 2[8], kiuj anstataŭigus la duetaĝajn turnotrajnojn (S1 kaj S2) kaj dizelajn triebwagen (S3). Je la horarŝanĝo 2012 tiuj trajnoj ankoraŭ ne estis disponeblaj. Sur la linioj S1 kaj S2 veturis plu la malnovaj garnituroj, la linio S3 estis en Rostock partigita en du partojn (Warnemünde – Rostock Hbf. kaj Rostock Hbf. – Laage – Güstrow), inter Rostock kaj Güstrow veturis lokomotivaj trajnoj kun pli novaj duetaĝaj vagonoj.

Ekde la 26-a de aprilo 2014 ĉiuj Talent 2-motorvagonkominaĵoj por la S-Bahn estas disponeblaj kaj komplete anstataŭigis la trajnojn kun lokomotivoj.

Uzado de veturiloj[redakti | redakti fonton]

Ekde longe inter Rostock kaj Warnemünde trafikis duetaĝaj navettrajnoj. Dum longa tempo trajnoj estis uzataj el du kvarpartaj duetaĝaj artikaj vagonaroj, en la trafiko de kulmina horo ekde la mezo de la 1970aj jaroj eĉ parte el tri partoj kun entute dek du vagonoj. En la 1980aj jaroj la artikaj trajnoj estis anstataŭigitaj per duetaĝaj unuopaj vagonoj, kiuj post modernigo en la 1990aj jaroj ankaŭ en 2012 ankoraŭ estas uzataj.

Sur ĉiuj linioj (stato aprilo 2013) trafikas per lokomotivo jungataj trajnoj kun la Baureihe 143, du modernigitaj duetaĝaj vagonaroj de la Reichsbahnbauart kaj nun nove konstruita duetaĝa stirvagono. Je apartaj okazoj la trajnoj povas esti plilongigataj al maksimuma longeco de kvin vagonoj (stirvagono, kvar mezaj vagonoj). Ĉiuj trajnoj disponas pri unua kaj dua vagona klasoj. Escepte de la nove konstruitaj Bombardieraj duetaĝaj vagonoj sur S3, la vagonoj estas markataj per la teksto „S-Bahn Rostock DB“.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Lothar Schultz & Josef Temmen. (1. Auflage 2004) Die S-Bahn Rostock–Warnemünde. Kenning. ISBN 3-933-61369-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hans Schweers, Heninng Wall, Thomas Würdig. (2011) Eisenbahnatlas Deutschland. Schweers + Wall. ISBN 978-3-89494-140-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 Lothar Schultz, Josef Temmen, Die S-Bahn Rostock – Warnemünde, Verlag Kenning 2004, ISBN 3-933613-69-8, S. 28/29
  3. Lothar Schultz, Josef Temmen, Die S-Bahn Rostock – Warnemünde, Verlag Kenning 2004, ISBN 3-933613-69-8, S. 13
  4. Aktuelle Pressemitteilungen - Mecklenburg-Vorpommern: Das Regierungsportal[rompita ligilo]
  5. Aktuelle Pressemitteilungen - Mecklenburg-Vorpommern: Das Regierungsportal[rompita ligilo]
  6. Schlotmann streicht auch in Rostock, Warnow Kurier, 5. April 2012
  7. [1][rompita ligilo], VVW Fahrplanheft 2012/2013, Seite 3
  8. DB-Konzern - 104/2010