S/2003 J 16
Aspekto
| S/2003 J 16 | |
| Natura satelito de Jupitero | |
| satelito de Jupitero | |
|---|---|
| Malkovro | |
| Malkovrintoj | Brett J. Gladman kaj lia teamo[1] |
| Dato de malkovro | 6-a de februaro 2003 |
| Loko de malkovro | sur fotoj faritas en Mauna Kea |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
20 434 426 km[2] 14 944 384 km vd 25 705 000 km vd |
| Discentreco | 0,1382573[2] |
| Meza anomaliangulo | 88,243° vd |
| Klinangulo | 148,62255°[2](rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 596,76 tagoj |
| Longitudo de suprenira nodo |
83,264° vd |
| Argum. de periapsido | 86,515° vd |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 1,5 km[2] |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Geometria albedo | 0,04 vd |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 23 |
S/2003 J 16 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita de Brett J. Gladman de la Universitato de Brita Kolumbio, kaj lia teamo, per fotoj faritaj en Mauna Kea la 6-an de februaro 2003. La malkovro estis anoncita[1] la 3-an de aprilo 2003.
Ĉar ĝia orbito nun ne estas precize determinata, ĝi gardas sian maldaŭran nomon: deksesa satelito de Jupitero malkovrita en 2003.
Orbito
[redakti | redakti fonton]Ĝi eble estus ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinangulojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro. Tiu aneco estas necerta pro malbona kono de ĝia orbito.
- Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La ananka grupo estas videbla en centro-maldekstro.
- Diagramo montranta la inklinacion de kvar ĉefaj anoj de la ananka grupo en funkcio de la granda duonakso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pole S/2003 J 16 el "Księżyce planet Układu Słonecznego"[rompita ligilo]
- angle S/2003 J 16 (angla versio)[rompita ligilo]
- france La novaj jupiteraj satelitoj malkovritaj en 2003, el la paĝaro de Jean-Michel
- germane La ananka grupo (el "Projekto Luno")
| ||||||||||||||||||

