Screen Actors Guild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SAG card)
Screen Actors Guild
emblemo
laborista sindikato
Komenco 12-a de julio 1933 vd
Fino 30-a de marto 2012 vd
Poste SAG-AFTRA vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Screen Actors Guild (SAG) [laŭvorte Ekran-Aktora Gildo, sindikato de ekranaj aktoroj] estis usona sindikato, kiu reprezentis pli ol 100.000 aktorojn tutmonde de 1933 ĝis 2012.

Laŭ statutoj, la celo de SAG estis negoci kaj devigi kolektivajn interkonsentojn, kiuj establas egalecajn nivelojn de kompenso, avantaĝoj kaj laborkondiĉoj por siaj membroj; kolekti kompenson kontraŭ ekspluatado de registritaj agadoj de ĝiaj membroj, kaj provizi protekton kontraŭ senpermesa uzo de tiuj membroj; kaj konservi kaj vastigi laboraĵojn por siaj membroj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La asocio estis fondita en 1933 penante forigi tion, kio estis priskribita kiel ekspluatadon de laboro de aktoroj, kiuj estis devigitaj en subpremantan plurjaran kontrakton kun la ĉefaj kinstudioj. Opozicio al ĉi tiuj kontraktoj inkluzivis, ke ili havis limigojn pri laborhoroj kaj ne devigis minimumajn ripozajn periodojn, kaj ofte permesis aŭtomatan renovigeblojn laŭ la volo de la studioj. Ĉi tiuj kontraktoj estis konataj pro tio, ke ili permesis al la studioj dikti la publikajn kaj privatajn vivojn de la artistoj, kiuj subskribis ilin, kaj plej multaj ne permesis ke la laboranto finos la interkonsenton.

Multaj famaj aktoroj rifuzis komence aliĝi al SAG. Ĉi tio ŝanĝis kiam la produktoroj interkonsentis inter si por ne konkurenci pri talento. Renkontiĝo, ĉe la hejmo de Frank Morgan donis al SAG ĝia kritikan mason: nur tri semajnojn bezonis por ke membroj de SAG iris de ĉirkaŭ 80 membroj al pli ol 4000.

En oktobro 1947, membroj de listo de suspektataj komunistoj laborantaj en la usona filmindustrio estis alvokitaj por aperi antaŭ la Kontraŭmalusona Komitato [Deputita Komitato pri Kontraŭusonaj Agadoj], kiu esploris komunistan influon en Holivudo ĉefe ĉe sindikatoj. Dek el tiuj kunvokitaj, nomitaj "Hollywood Ten", rifuzis kunlabori, kaj estis akuzitaj pri malestimo al la Usona Kongreso kaj kondamnitaj al malliberejo. Pluraj membroj de SAG, gviditaj de Humphrey Bogart, Lauren Bacall, Danny Kaye kaj Gene Kelly, formis la Komitaton por la Unua Amendo kaj flugis al Washington, DC, en malfrua oktobro 1947 por montri subtenon al la arestotoj. La tiama prezidanto de SAG, Ronald Reagan, ankaŭ konata de la FBI kiel konfidenta informanto T-10, atestis antaŭ la komisiono sed neniam publike nomis iun.[2] Poste, klimato de timo, plimalbonigita per la minaco de aresto sub la dispozicioj de la McCarran Internal Security Act [McCarran Leĝo pri Interna Sekureco], trapenetris la filmindustrion. La 17-an de novembro 1947, la Screen Actors Guild voĉdonis devigi ĝiajn oficistojn preni "ne komunisman promeson". La 25a-n de novembro (la tagon post la Deputita Ĉambro aprobis la dek akuzojn por malestimo) en tio, kio fariĝis konata kiel la Waldorf Statement [Waldorf-Deklaro], Eric Johnston, prezidanto de la Motion Picture Association of America (MPAA), eldonis gazetara komuniko, laŭ kiu ili ne konscie dungos komuniston aŭ membron de iu ajn partio aŭ grupo, kiu defendas la faligon de la registaro de Usono perforte aŭ per ajnaj kontraŭleĝaj aŭ kontraŭkonstituciaj metodoj. La Waldorf-Deklaro markis la komencon de la Holivuda nigra listo, kiu malhelpis centojn da homojn labori en la kina industrio.

La 30-an de marto 2012, la sindikata estraro anoncis, ke la SAG voĉdonis kunfandiĝi kun la Usona Federacio de Televidaj kaj Radiaj Artistoj (American Federation of Television and Radio Artists, AFTRA) por krei asocion SAG-AFTRA.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mission Statement (angle). oficiala retejo de SAG.
  2. HERBERT MITGANG. Dangerous Dossiers: exposing the secret war against america's greatest authors. New York City, NY: Donald I. Fine, Inc, paĝoj 31-33 (angle)
  3. SAG, AFTRA Members Approve Merger to Form SAG-AFTRA (angle). SAG-AFTRA (30-a de marto 2012). Arkivita el la originalo je 2013-05-27. Alirita la 16-an de julio 2013.