SAT-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SAT-kongreso)
La fondintoj de SAT, Prago, 1921
La 18-a SAT-kongreso en Bruselo, 1938
Sovetia poŝtmarko okaze de VI Internacia Proletaria Esperanto-Kongreso

SAT-Kongreso estas kongreso organizata ĉiujare de Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi taŭgas kiel renkontiĝo de la anaro kaj la simpatiantoj de la organizo. Ĝi kutime enhavas ankaŭ socipolitikajn debatojn, kulturajn erojn, turismajn vojaĝojn kaj distrajn aktivadojn.

Kiel unua kongreso estas konsiderata la kunveno kiun dum la Universala Kongreso de Esperanto en Prago en 1921 oni utiligis por krei la asocion. La ceteraj kongresoj estas sendependaj de la ceteraj renkontiĝoj, kvankam oni ofte uzas ilin por kunvenoj de Laboristaj Esperantistaj Asocioj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Grava perioda okazaĵo en la SAT-vivo estas la ĉiujara kongreso. Ĝi donas la eblon de fruktodona interŝanĝo de opinioj, spertoj, ktp. inter diverslandaj SAT-anoj kaj prezentas por multaj membroj la solan okazon por parola interrilatado kun alilandanoj, krome ĝi estas impona pro manifestacio, montranta la forton de la laborista Esperanto-movado kaj la praktikan uzeblon de la lingvo.

En la unuaj jaroj oni alte taksis la moralan apogon de eminentuloj. Oni sukcesis atingi, ke famaj homoj akceptis la honorprezidon de la unuaj SAT-kongresoj kaj esprimante sian favoran opinion pri Esperanto, li havigis al la Esperantistaro valoran propagandan materialon. Iliaj eldiroj aperis tradukitaj en multaj naciaj gazetoj kaj estis legataj de centmiloj da homoj.

Listo de SAT-Kongresoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Urbo Lando Aliĝintoj Bildo
96 2023 Kastelo Greziljono en Baugé-en-Anjou Flago-de-Francio.svg Francio
95 2022 reta [1] Moskvo Flago-de-Rusio.svg Rusio 76
94 2021 reta el Bjalistoko Flago-de-Pollando.svg Pollando 111[2]
93 2020 reta 256[3] SAT-kongreso 2020.svg
92 2019 Barcelono Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 220[4] 92-a SAT-Kongreso 2019.jpg
91 2018 Kragujevac Flag of Serbia.svg Serbio 85[5]
90 2017 Seulo Flago-de-Sud-Koreio.svg Sud-Koreio 105 Kongresanoj de 90-a SAT-Kongreso 2017.jpg
89 2016 Hercbergo ĉe Harco Flago-de-Germanio.svg Germanio 85[6] Kastelo de Hercbergo.jpg
88 2015 Nitro Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 64 Grupafoto.JPG
87 2014 Dinano Flago-de-Francio.svg Francio 145[7] SAT-kongreso 2014 - komuna foto.jpg
86 2013 Madrido Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 104 Filmoj.jpg
85 2012 Jalto Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 93 Post teatra ludo pri Cxehxov.jpg
84 2011 Sarajevo Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino 73 KOMUNA FOTADO0001.jpg
83 2010 Braŝovo Flago-de-Rumanio.svg Rumanio 75
82 2009 Milano Flago-de-Italio.svg Italio ĉ. 80 SAT-Kongreso 2009.jpg
81 2008 Kazanlako Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 71
80 2007 Parizo Flago-de-Francio.svg Francio 140 80a SAT Kongreso.JPG
79 2006 Beogrado Flag of Serbia.svg Serbio 153
78 2005 Zagrebo Flago-de-Kroatio.svg Kroatio ĉ. 80
77 2004 Bratislavo Flago-de-Slovakio.svg Slovakio 140 77-a SAT-Kongreso 2004.jpg
76 2003 Ĉaŭdefono Flago-de-Svisio.svg  Svislando 155
75 2002 Alikanto Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 150 SAT-Kongreso de 2002.jpg
74 2001 Nadjkaniĵo Flago-de-Hungario.svg Hungario 220
73 2000 Moskvo Flago-de-Rusio.svg Rusio 125
72 1999 Karlovaro Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 178
71 1998 Odeso Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio 240
70 1997 Aŭgsburgo Flago-de-Germanio.svg Germanio 133
69 1996 Sankt-Peterburgo Flago-de-Rusio.svg Rusio 240
68 1995 Mariboro Flago-de-Slovenio.svg Slovenio 150
67 1994 Straĵnico Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio 310
66 1993 Kazanlako Flago-de-Bulgario.svg Bulgario 250
65 1992 Kaŭno Flago-de-Litovio.svg Litovio 617
64 1991 Bruselo Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 165
63 1990 Linco Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 292
62 1989 Ilertiseno Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio 260
61 1988 Kampos-do-Ĵordao Flago-de-Brazilo.svg Brazilo 128
60 1987 Bulonjo-ĉe-Maro Flago-de-Francio.svg Francio 430
59 1986 Sankt-Kugato-de-Valoj Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 190
58 1985 Amersforto Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 260
57 1984 Bordozo Flago-de-Francio.svg Francio 260
56 1983 Linco Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 185
55 1982 Iisalmo Flago-de-Finnlando.svg Finnlando 237
54 1981 Bazelo Flago-de-Svisio.svg  Svislando 300
53 1980 Rijeko Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio 380
52 1979 Svanviko Flago-de-Britio.svg Britio 310
51 1978 Lekturo Flago-de-Francio.svg Francio 272
50 1977 Aŭgsburgo Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio 251
49 1976 Gotenburgo Flago-de-Svedio.svg Svedio 301
48 1975 Hago Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 300
47 1974 Bergamo Flago-de-Italio.svg Italio 330
46 1973 Toronto Flago-de-Kanado.svg Kanado 208
45 1972 Kuopio Flago-de-Finnlando.svg Finnlando 300
44 1971 Parizo Flago-de-Francio.svg Francio 502
43 1970 Aŭgsburgo Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio 360
42 1969 Novi-Sado Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio 250
41 1968 Utreĥto Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 347
40 1967 Malmo Flago-de-Svedio.svg Svedio 407
39 1966 Svanviko Flago-de-Britio.svg Britio 310 SAT-Kongreso Svanviko 1966.png
38 1965 Karlsruho Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio 447
37 1964 Narbono Flago-de-Francio.svg Francio 300
36 1963 Hamburgo Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio 263
35 1962 Vieno Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 465
34 1961 Gento Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 374
33 1960 Arhuzo Flago-de-Danio.svg Danio 355
32 1959 Dortmundo Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio 425
31 1958 Helsinko Flago-de-Finnlando.svg Finnlando 254
30 1957 Roterdamo Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 590
29 1956 Beogrado Flago-de-SFR-Jugoslavio.svg Jugoslavio 489
28 1955 Linco Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 650
27 1954 Nancio Flago-de-Francio.svg Francio 480
26 1953 Ŝefildo Flago-de-Britio.svg Britio 185
25 1952 Duseldorfo Flago-de-Germanio.svg Okcidenta Germanio 622
24 1951 Stokholmo Flago-de-Svedio.svg Svedio 584
23 1950 Torino Flago-de-Italio.svg Italio 292
22 1949 Parizo Flago-de-Francio.svg Francio 1 325
21 1948 Amsterdamo Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 1 219
20 1947 Arhuzo Flago-de-Danio.svg Danio 662 SAT-kongreso-1947-emblemo.png
1940
1946
* Ne okazis pro Mondmilito
19 1939 Kopenhago Flago-de-Danio.svg Danio 568 SAT-kongreso 1939 Kopenhago 02.jpg
18 1938 Bruselo Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 659 SAT-kongreso Bruselo 1938.jpg
17 1937 Roterdamo Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 806 SAT-kongreso Roterdamo 1937.jpg
16 1936 Manĉestro Flago-de-Britio.svg Britio 167 SAT-Kongreso 1936 komuna foto.jpg
15 1935 Parizo Flago-de-Francio.svg Francio 346 SAT-kongreso Parizo 1935 komuna foto.jpg
14 1934 Valencio Flago-de-Hispanio.svg Hispanio 376 SAT-kongreso Valencio 1934 komuna foto.jpg
13 1933 Stokholmo Flago-de-Svedio.svg Svedio 600 SAT-kongreso Stokholmo 1933.jpg
12 1932 Stutgarto Flago-de-Germanio.svg Germanio 245 SAT-kongreso 1932 Stutgarto.jpg
11 1931 Amsterdamo Flago-de-Nederlando.svg Nederlando 400 SAT-kongreso 1931 Amsterdamo manifestacio.jpg
10 1930 Londono Flago-de-Britio.svg Britio 350 SAT-kongreso 1930 Londono.jpg
9 1929 Lepsiko Flago-de-Germanio.svg Germanio 650 SAT-kongreso 1929 Leipzig.jpg
8 1928 Gotenburgo Flago-de-Svedio.svg Svedio 436 SAT-kongreso 1928 Gotenburgo.jpg
7 1927 Liono Flago-de-Francio.svg Francio 200 SAT-Kongreso 1927 komuna foto.jpg
6 1926 Leningrado Flago-de-Sovetunio.svg Sovetunio 400 SAT-kongreso 1926 Leningrado malfermo.jpg
5 1925 Vieno Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio 150 SAT-kongreso 1925 Vieno.jpg
4 1924 Bruselo Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio 90 SAT-kongreso 1924 Bruselo.jpg
3 1923 Kaselo Flago-de-Germanio.svg Germanio 250 SAT-kongreso 1923 Kaselo.jpg
2 1922 Frankfurto Flago-de-Germanio.svg Germanio 230 SAT-kongreso 1922 Frankfurto.jpg
1 1921 Prago Flag of the Czech Republic.svg Ĉeĥoslovakio 80 SAT-fondokongreso Prago 1921.jpg

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Kongresanoj de 90-a SAT-Kongreso 2017.jpg
Kongresanoj de 90-a SAT-Kongreso 2017.
Grupafoto.JPG
88-a SAT-Kongreso 2015.
SAT-KongresFoto Dinano2014 kun la fotinto.png
Parto de la kongresanaro de la 87-a SAT-Kongreso 2014 en Dinano, Bretonio, Francio
Okcidenta-parko.JPG
Kongresanoj de la 86-a SAT-Kongreso 2013 en Madrido aŭskultas informon pri historia okazo de la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito nome Sieĝo al la Montokazerno kiu estis kie nun estas tiu parko.
SAT-Kongreso 2009.jpg
Parto de la kongresanaro de la 82-a SAT-Kongreso 2009 en Milano, Italio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unue antaŭvidita por Moskvo, sed nuligita pro la invado de Ukrainio fare de Rusio
  2. de aliĝintoj en la kongresa retejo[rompita ligilo]
  3. Listo de aliĝintoj en la kongresa retejo. Arkivita el la originalo je 2020-08-08. Alirita 2020-07-31.
  4. 174 laŭ la kongreslibro. Vidu la ĝisdatigitan liston de aliĝintoj ĉe http://satesperanto.org/spip.php?article4231 kaj la koncernan artikolon pri la lasta cifero.
  5. Listo de aliĝintoj de la SAT-kongreso en Kragujevaco
  6. Paŝoj al pli granda tutmondeco (gazetartikolo el la SAT-retejo)
  7. Listo de aliĝintoj al la SAT-kongreso en Dinano