SEJM-konferenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

SEJM-konferenco estis ĉefa organo de SEJM-2, okazinta unufoje dum jaro. Nur la Konferenco povis ŝanĝi statuton de SEJM kaj akcepti (aŭ malakcepti) novajn anojn .

Fonda SEJM-konferenco (1988)[redakti | redakti fonton]

Fonda konferenco de SEJM okazis en decembro de 1988. Dum tiu konferenco estis akceptita Statuto de SEJM.

SEJM-konferenco en jaro 1991[redakti | redakti fonton]

La informletero kun rezultoj de SEJM-konferenco de 1991

En 1991 (ekde la 1-a de julio ĝis la 3-a de julio) okazis SEJM-konferenco dum OkSEJT-32. La komitato de SEJM konsistis el jenaj personoj:

La financa stato de SEJM en periodo 1990 - 1991:

  • kotizoj - 108 rubloj
  • enspezoj - 2157,80 rub
  • elspezoj - 1113,79 rub
  • resto por 1.11.1991 1152,01 rub - la sumo estis disponita por profitdona fonduso.

Laŭ decido de la konferenco estis fiksitaj kotizoj por 1992:

  • aliĝkotizo - 5 rubloj
  • membrokotizo - 10 rub

Kontraŭ la membrokotizo la SEJMano ricevis SEJM-informilojn, rajtis partopreni ĉiujn SEJM-aranĝojn kun certa rabato.

A-komitatano por TEJO estis elektita Garik Kokolia. Rimarkinde, ke somere de 1991 Andrej Ananjin estis elektita en TEJO-estraron. Dum la konferenco estis elektitaj tri SEJM-anoj por partopreni TEJO-KER-seminarion en Svislando (31.10-05.11.1991): Aleksandr Blinov, Jelena Lebedeva kaj Garik Kokolija.

Ankaŭ dum la konferenco estis decidoj pri vevontjaraj SEJM-aranĝoj:

  • OkSEJT - apud Sankt-Peterburgo (interese, ken en informletero por SEJM-membroj estis tajperaro kaj datoj por la somera tendaro estis erare indikitaj 02-12.11.1992);
  • OrSEJT - estis sen ia certa loko, nur indikita Siberio;
  • EoLA - en majo de 1992 en Volĵskij, tamen volĵskijanoj ne sukcesis la trian fojon gastigi la festivalon.

SEJM-konferenco en jaro 1995[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo SEJM-konferenco 1995.

En 1995 SEJM-konferenco okazis ekde la 4-a de novembro ĝis la 7-a de novembro en Ĉeboksari, Ĉuvaŝio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]