Shin Pongcho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el SHIN Pongcho)

SHIN Pongcho aŭ Pong-Cho (naskiĝis en 1900, mortis sojle de la jarfino 1992) estis unu el la fondintoj de la korea Esperanto-movado kaj Honora Membro de UEA.

Esperantisto ekde 1920, li verkis la unuan lernolibron de Esperanto en sia lando (1923). Kiel 19-jarulo li estis enkarcerigita pro partopreno en la patriota kontraŭjapana movado. Pioniro de la porvirina kaj priarta edukado en Koreio, li laboris kiel altlerneja instruisto, direktoro de virina altlernejo kaj poste de tri universitatoj. Dum sia 70-jara pedagogeco li instruis ĉirkaŭ 65 mil lernantojn. Ĉiuj amaskomunikiloj informis pri la forpaso de la granda instruisto, kies familion ankaŭ la ŝtatprezidanto kondolencis per florbukedo.