SIL internacia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SIL internacia
emblemo
ne-registara organizaĵo
Dum 1934 - nuntempe
Fondintoj William Cameron Townsend vd
Sidejo Dallas
Retejo Oficiala retejo
Posedatoj Ethnologue vd
vdr

SIL Internacia (SIL International, antaŭe Summer Institute of Linguistics, « Somera Instituto de Lingvistiko »), estas kristana evangeliisma neregistara organizaĵo, kies ĉefa celo estas studo, disvolvado kaj dokumentado pri minoritataj lingvoj, por helpi la tradukon de la Biblio.

Grava agado de SIL Internacia sur la kampo de etnologio/lingvistiko estas la retejo: Ethnologue.com

Rimedoj[redakti | redakti fonton]

SIL disponigas :

  • komputilajn rimedojn pri la lingva disvolviĝo [1] kaj [2]
  • la plej grandan parton de sia libro sur Ethnologue.com ([3])
  • karaktrarojn, ekzemple : « Gentium »

SIL kodoj[redakti | redakti fonton]

SIL publikigas liston da lingvoj kaj dialektoj identigitaj per trilitera kodo http://www.ethnologue.com/codes/

Ĉi kodo estas la bazo por la normo ISO 639-3, celanta kompletigi ISO 639-2/T por teĥnika uzo kaj anstataŭigi ISO 639-2/B por la bibliografia uzo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]