Société nationale des chemins de fer français

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SNCF 6603

La SNCF (Nacia societo de la francaj fervojoj) estas la nacia fervoja kompanio en Francio. Ĝi estas unu el la ĉefaj francaj publikaj entreprenoj, aktivanta ĉefe en fervoja transportado. Ĝia jura statuso estas tiu de publika organizaĵo kun aktivaĵoj industriaj kaj komercaj (franclingve : EPIC, tio estas "établissement public à caractère industriel et commercial"). Krome, la entrepreno posedas rajtojn en privataj entreprenoj arigitaj en la "grupo SNCF". La societa SNCF-sidejo situas en Paris. Samurbe troviĝas ankaŭ la informadika sidejo, kiu translokiĝos en Lyon, tuj post pretiĝo de la Tour Oxygène, en kiu ĝi rezervis 16000 m² de la 1-a ĝis la 17-a etaĝo (la turo inaŭguriĝis la 2-an de junio 2010).

La EPIC, por kiu laboras preskaŭ 160 000 personoj en majo 2009, kun spezaro de 17 miliardoj da eŭroj (en jaro 2007), havas 2 ĉefajn aktivaĵojn :

  • unuflanke fervoja entrepreno taskita pri la komerca administrado de fervoja transportado de personoj kaj varoj ;
  • aliflanke administrado kaj bontenado, por RFF (Franca Fervojreta Organizaĵo), de la franca nacia fervojreto.

La SNCF ekspluatas ĉirkaŭ 32000 kilometrojn da linioj, el kiuj 1850 da TGV-linioj (junie 2007) kaj 14800 km da elektrizitaj linioj. Meznombre ĝi cirkuligas 14000 trajnojn tage kaj transportas 1 miliardon da personoj jare. Per sia tuta aktivaĵo, ĝi estas la dua fervoja entrepreno de Eŭropa Unio post la Deutsche Bahn.

La cetero de la "grupo SNCF", kun preskaŭ 68 000 dungitoj kaj spezaro de 6 miliardoj da eŭroj, havas aktivaĵojn en la jenaj kampoj :

  • loĝistiko kaj ŝosea var-transportado (i.a. entrepreno "Geodis")
  • ŝosea transportado de pasaĝeroj (i.a. entrepreno "Keolis")
  • marŝip-kompanio ("SeaFrance")
  • komerco (Voyages-sncf.com)
  • inĝenierarto (entrepreno "EFFIA")
  • fervoj-linioj kun-ekspluatataj kun aliaj partneroj (Eurostar, Thalys,...)

Ekde februaro 2008, la SNCF-prezidanto estas Guillaume Pepy.

La SNCF cirkuligas alt-rapidajn trajnojn nomitajn TGV (Train(s) à Grande Vitesse), kiu signifas trajno(j) de granda rapido.

En la regionoj funkcias la reto TER.

Historio

La SNCF estis kreita la 1-an de januaro 1938 far la registaro de Camille Chautemps.

Tiam ĝi estis miks-ekonomia anonima societo, kreita por daŭro de 45 jaroj, kaj el kiu la Ŝtato posedis 51 % de la kapitalo, la ceteraj 49 % estis posedataj de la akciuloj de la financaj societoj, kiuj sekvis la 6 eksajn kompaniojn :

  • Compagnie des chemins de fer du Nord (kompanio de la nordaj fervojoj),
  • Réseau ferroviaire d'Alsace-Lorraine (fervoja reto de Alzaco-Loreno),
  • Compagnie des chemins de fer de Paris à Lyon et à la Méditerranée (kompanio de la fervojoj de Parizo al Liono kaj Mediteraneo),
  • Compagnie du Chemin de fer de Paris à Orléans (kompanio de la fervojo de Parizo al Orléans),
  • Compagnie des chemins de fer de l'Est (kompanio de la orientaj fervojoj),
  • Réseau de l'État (reto de la Ŝtato).

Plejparto de la dungitaro ĝuas apartan statuson (por emeritiĝo, ktp.). La SNCF-dungitoj ne estas ŝtat-oficistoj.

La 31-an de decembro 1982 estis finiĝonta la miks-ekonomia anonima societo kreita en 1938. La 30-an de decembro 1982 ekaplikiĝas la "Loi d'orientation sur les transports intérieurs" (LOTI), tio estas orientiga leĝo pri la enlandaj transportoj, kiu temas pri la organizado de la publikaj transport-servoj. Ĝi donas rajton al transporto ebliganta veturi kun taŭgaj kondiĉoj de aliro, kvalito kaj prezo, kaj ankaŭ de kostoj por la komunumo. Sekve, tiu leĝo redifinis la statuson de SNCF, kreante la nuntempan EPIC (publika organizaĵo kun aktivaĵoj industriaj kaj komercaj). Tiam la tuta SNCF revenis al la Ŝtato, kun nova statuso je la 1-a de januaro 1983 kaj ĝiaj dungitoj konservas sian apartan statuson.

Plurjaraj kontraktoj gvidas la rilatojn inter la Ŝtato kaj la entrepreno.

Komence de la 1990-aj jaroj, la Eŭropa Direktivo 91/440 celas ebligi malfermon al konkurenco. Ĝi trudas i.a. :

  • la dispartigon de la administradoj de la fervoja infrastrukturo kaj de la ekspluatado ;
  • la distingon inter la institucio administranta la infrastrukturon kaj la fervojaj entreprenoj.

Tamen, ĝi estis enmetita en la francan leĝaron nur en 1995.

En tiu sama jaro 1995, grava krizo fontanta ĉefe el la reform-projekto pri emeritiĝo de la fervojistoj (projekto kiu estis poste forlasita) rezultigas longdaŭran strikon. Neniu plurjara kontrakto estos subskribita sed la Ŝtato plu alportas helpon ekvivalentan al la "publikaj servoj", kiuj inkluzivas :

  • la specialajn rabatojn : por la "familles nombreuses" (familioj kun pli ol 2 infanoj), por la militistoj, ktp. ; en 2006 tio sumas ĉirkaŭ 80 milionojn da eŭroj (el spezaro de 17 miliardoj) ;
  • la ekspluatadon de la servoj kun regionskale utilaj servoj (Regiona Rapida FervojReto) pere de konvencioj kun la Franciaj regionoj, kiuj fariĝis la organizantaj instancoj de tiuj servoj ;
  • kaj, por vartransportado, iujn ofertojn de kombinita transporto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Ŝablono:Ĝermo-Francio