Saltu al enhavo

Saŭndersa ŝterno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saŭndersa ŝterno
Saŭdarabio
Saŭdarabio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Subfamilio: Ŝternenoj Sterninae
Genro: Sternula
Specio: Saŭndersa ŝterno S. saundersi
Hume, 1877
Sternula saundersi
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Saŭndersa ŝterno (Sternula saundersi) estas marbirdo de la subfamilio de Ŝternenoj. Ĝi estas membro de la genro Sternula. Ĝi estas dise loĝanto ĉe marbordoj de nordokcidenta Hinda Oceano (nome suda Somalio, Araba duoninsulo, Sokotro, Pakistano, Andamanoj kaj Nikobaroj kaj norda Srilanko).

Ĝi estas proksima parenco de la Malgranda ŝterno, la Nana ŝterno, la Flavbeka ŝterno, kaj la Perua ŝterno. En nereproduktaj plumaroj, la Saŭndersa ŝterno kaj la Malgranda ŝterno povas esti preskaŭ nedistingeblaj. Ambaŭ estis konsideritaj foje kiel samspeciaj.[1]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Saŭndersa ŝterno kunhavas multajn el la trajtoj de sia proksima parenco, la Malgranda ŝterno, kiel blanka korpo, nigrapinta flava beko, kaj nigra krono kun blanka frunta makulo. En sia reprodukta plumaro, ĝi distingiĝas per rektalima frunta makulo, kiu havas pli nigrajn eksterajn unuarangajn flugilplumojn, kaj pli mahelkolorajn krurojn kaj piedojn kompare kun la brilflavaj kruroj de la Malgranda ŝterno.[1] En nereprodukta plumaro, ambaŭ specioj estas tre similaj.

La Saŭndersa ŝterno estas 20–28 cm longa, pezas 40-45 g, kaj havas enverguron de 50-55 cm.[1] Ĝi havas averaĝe flugillongon de 16.6 cm, averaĝe beko-longon de 2.8 cm, kaj vostoforkon ĉirkaŭ 2.8 cm profundan averaĝe.[2]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La Saŭndersa ŝterno estis por la unua fojo priskribita en 1877 de la brita botanikisto kaj ornitologo Allan Octavian Hume dum sia restado en Brita Hindio kiel funkciulo. Ĝi ricevis origine la nomon black-shafted ternlet (Sterna saundersi) de Hume, kiu poste ŝanĝiĝis al nuna ordinara nomo.[3]

Ĝi estis konsiderata foje kiel subspecio de Sternula albifrons, eble de pli granda specigrupo, aŭ samspecia.

La plimulto de la dieto de la ŝterno de Saunders konsistas el diversaj marbestoj, inkluzive de malgrandaj fiŝoj, krustacoj, kaj moluskoj. Ĝi ankaŭ manĝas plurajn variojn de insektoj.[4] Individuo ŝvebas super la akvo por konsiderinda kvanto de tempo, antaŭ fari plonĝon por kapti fiŝojn.[1]

Ĝi estas vaste distribuita specio, kaj kvankam populacionombroj estas taksitaj kiel malgrandaj ĝis grandaj kaj eĉ montrantaj signojn de malkresko, la specio ne estas taksita kiel proksima al la sojlo de vundebleco, kaj ĝia konserva statuso estis taksita kiel "malplej zorgiga" en la Ruĝa Listo de IUCN.[5]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Saunder's Tern (March 4, 2020).
  2. (February 1994) “Little, Least and Saunders's Little Terns”, British Birds 87 (2), p. 60–66. 
  3. Moulton, Edward (2003). "The Contributions of Allan O. Hume to the Scientific Advancement of Indian Ornithology". En J. C. Daniel; G. W. Ugra (eld.). Petronia: Fifty Years of Post-Independence Ornithology in India. New Delhi, India: BNHS, Bombay & Oxford University Press. pp. 295–317.
  4. (March 2021) “Breeding biology of Saunders's tern (Sterna saundersi) in the Farasan Islands, Kingdom of Saudi Arabia”, Saudi Journal of Biological Sciences 28 (3), p. 1931–1937. doi:10.1016/j.sjbs.2020.12.044. 232240844. 
  5. . Saunders's Tern (Sternula saundersi). Alirita 2025-01-28 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]