Saŭrolofo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Saŭrolofo
Troveblo de fosilioj: Malfrua kretaceo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Sauropsida
Superordo: Dinosaŭroj Dinosauria
Ordo: Ornitiskioj Ornithischia
Familio: Hadrosaŭredoj Hadrosauridae
Subfamilio: Hadrosaŭrenoj Hadrosaurinae
Tribo: Saurolophini
Genro: Saŭrolofo Saurolophus
Brown, 1912
Konserva statuso
fossil

S. osborni
S. angustirostris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Saŭrolofo (Saurolophus) estas granda hadrosaŭredo vivinta dum la malfrua kretaceo en Nordameriko kaj Azio. Ĝia plej rimarkinda trajto estas solidosta, spikeca kresto kiu etendiĝas supren kaj malantauen de la kranio. Fosiliojn de la tipo-specio, Saurolophus osborni, oni trovis en la Formacio de Huffera Kanjono en Alberto (Kanado). La holotipa skeleto estas 8,4 metrojn longa. Surprize, oni trovis parencan specion, S. angustirostris, en la Formacio Nemegt de Mongolio; tiel saŭrolofo estas unu el la malmultaj dinosaŭraj genroj kun specioj kaj en Nordameriko kaj en Azio. Saŭrolofo verŝajne estis predospecio de la tiranosaŭredoj: tarbosaŭro en Mongolio, albertosaŭro kaj daspletosaŭro en Nordameriko.