Saarbrücken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saarbrücken
Urbcentro Panoramo
Urbcentro Panoramo
Urbcentro Panoramo
urbego • universitata urbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio • ĉefurbo de germania federacia lando

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Unglaublich vielfältig
Administrado
Statuso Urbo
Lando Germanio
Ŝtato Germanio
Poŝtkodo 66001–66133 • 6600
Retpaĝaro http://www.saarbruecken.de
Politiko
Urbestro Charlotte Britz [1]
Demografio
Loĝantaro 180 515
Loĝdenso 1 080 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337Koordinatoj: 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)
Alto 230 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 167.07 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Saarbrücken (Germanio)
Saarbrücken (Germanio)
DEC
Saarbrücken
Saarbrücken
Situo de Saarbrücken

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saarbrücken [+]
vdr


Saarbrücken estas la ĉefurbo de Sarlando, en Germanio. Ĝi troviĝas borde de la rivero Saro (la nomo signifas "ponto sur la Saro") kaj la urboteritorio limas al Francio; la urbo havas ĉirkaŭ 180 mil loĝantojn inkluzive de la antaŭurboj apartenantaj al ĝi. Saarbrücken estas la kultura kaj ekonomia ĉefurbo de Sarlando.

France la urbo nomiĝas Sarrebruck, la lokuloj parolas pri Saarbrigge. En Esperanto oni nomis ĝin aŭ Sarbrukeno aŭ Sarbruko.

Ĝiaj geografiaj koordinatoj estas: 49° 14′ N, 7° 0′ O (mapo)49.2333333333337 .

Ekde januaro 2008 la urbo estas la centro de la nove fondita Regiona Ligo Saarbrücken, kiu estas aparta speco de teritoria unuo de Germanio, iusence komparebla al distrikto. Simile kiel la Distrikto Regiono Hanovro, ĝi grupigas grandan urbon kaj ĝian geografian ĉirkaŭaĵon.

Kvartalo Saarbrücken-Klarenthal

Saarbrücken-Klarenthal estas kvartalo en la okcidenta parto de Saarbrücken kaj la naskiĝloko de la germana esperantisto Josef Burger.

Dosiero:Schlossbrunnen.jpg
fontano antaŭ la kastelo Saarbrücken en aŭtuna lumo

Partneraj urboj

Esperanto

En la urbo plurfoje okazis Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple la 15-a IF 1998/99 kaj la 23-a IF 2006/07. Je la jarŝanĝo 2009/10 tie okazos la 8-a Novjara Renkontiĝo (NR) kaj la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) (por junuloj kaj junaj plenkreskuloj).

En la universitato de Saarbrücken ekde 1968 Reinhard Haupenthal estis instrukomisiito pri esperantologio en la departamento de prof. Max Mangold; tiun taskon li havis almenaŭ ĝis la okdekaj jaroj. La universitata biblioteko gardas kolekton de almenaŭ mil Esperanto-libroj.

Eksteraj ligiloj

greke oficiala retejo greke paĝoj de la Sarlanda Universitato greke paĝoj de la flughaveno Saarbrücken

Referencoj

  1. http://www.saarbruecken.de/de/rathaus/stadtverwaltung/die_oberbuergermeisterin

Ŝablono:Ĝermo-geografio