Sabineno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabineno
Sabineno
Plata kemia strukturo de la Sabineno
Sabineno
Plata kemia strukturo de la (+)-Sabineno
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C10H16
CAS-numero-kodo 3387-41-5
ChemSpider kodo 17769
PubChem-kodo 18818
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo kun milda karakteriza odoro
Molmaso 136.23g·mol-1
Denseco 0.844g cm−3
Bolpunkto 163 °C
Refrakta indico  1,4675
Ekflama temperaturo 36.7 °C
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
GHS etikedigo de kemiaĵoj

[1] [2]

GHS Damaĝo-piktogramo
02 – Treege brulema 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H226, H304, H315, H319, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P271, P280, P301+310, P302+352, P303+361+353, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P331, P332+313, P337+313, P362, P370+378, P403+233, P403+235, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Sabineno estas natura ducikla unuterpeno, kies kemia formulo estas C10H16. Ĝi izoleblas el la esencaj oleoj ekde variaĵo da plantoj inklude de Quercus ilex kaj Picea abies. Ĝi posedas streĉringan sistemon kies ciklopentano fandiĝas al ciklopropana ringo.

Sabineno estas unu el la kemiaĵoj kiuj kontribuas por la akra gusto de la Nigra pipro kaj estas la ĉefa konstituanto de la karota semoleo. Ĝi ankaŭ okazas en la melaleŭkoleo en malaltaj koncentriĝoj. Ĝi same ĉeestas en la esencoleo estigita ekde la muskato, Laurus nobilis kaj Clausena anisata.

Ĉe altaj dozoj sabineno povas kaŭzi gastro-intestajn malkomfortojn, naŭzojn, vomadon kaj reno-fiaskon. Pli forta tokseco povas kaŭzi internan sangadon, kiu manifestiĝas kiel sangohava diareo aŭ sango en la urino. Pli altaj dozoj povas kaŭzi senkonsciencon kaj konvulsiojn kiuj povas rezulti en morton se la paralizo etendiĝas sur la centra spirsistemo. Kiam aplikita surhaŭte sabineno povas kaŭzi haŭto-iriton. La esencoleo enhavanta sabinenon estis iam uzata por traktado de verukoj kaj generaj verukoj. Sabineno same uzatas en homeopatio.

Molekula rearanĝo de la sabineno[redakti | redakti fonton]

Sabineno povas sperti molekulan rearanĝon kaj transformiĝi en pluraj izomeroj, tiaj kiaj α-terpineno, γ-terpineno, terpinoleno kaj terpinen-4-olo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Izomeroj de la sabineno[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]