Sabinolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabinolo
Plata kemia strukturo de la Sabinolo
Juniperus sabina enhavas sabinolon kaj ties derivaĵojn
Kemia formulo
C10H16O
CAS-numero-kodo 471-16-9
ChemSpider kodo 16736302
PubChem-kodo 42626427
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora oleeca likvaĵo
Molmaso 152.237g·mol-1
Bolpunkto 208 °C
Refrakta indico  1,4895
Ekflama temperaturo 84 °C
Solvebleco Akvo:Nesolvebla
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Sabinolo estas ducikla alkoholo derivita el la sabinano, akramara oleeca substanco nature trovata en la planto Juniperus sabina izole kaj kiel estero , Ĝi uzatas en populara medicino kiel parfumo kaj aliaj hejmaj uzoj. Hipoteze ĝi trovatas ankaŭ en la oleo de la Cipresacoj.

Ĉar sabinolo enhavas tri nesimetriajn karbonatomojn, ĝi teorie povas ekzisti laŭ ok malsamaj optike aktivaj formoj.[1] Sabinolo estis unue esplorita de la germana kemiisto Fromm, kiu montris ke ĝi estas nesaturita alkoholo, kun molekula formulo C10H16, kiu per oksidado kun kalia permanganato donas la a-tujadukarboksilatan acidon, do enhavante du ciklaj strukturoj, la ciklopentana kaj ciklopropana.

Okaze de tiaj eksperimentoj la kemia strukturo de la a-tujadukarboksilata acido ne estis konata, kaj tiu eksperimento taŭgas por identigo de la sabinolo. Pli ampleksaj esploroj pri la oksidaj produktoj estis farita de Friedrich Wilhelm Semmler (1836-1931) kiu difinis la strukturon de la kemiaĵo.

La esenca oleo enhavanta sabinolon elmontriĝis kun malfortaj anti-mikrobaj kaj anti-oksidaj aktivecoj. Kvankam la tujila alkoholo malkomponiĝas per varmigado kun sulfata acido, ĝi estas stabila en malvarmo kaj tiurilate ĝi malsamas rilate al la sabinolo.

Izomeroj de la Sabinolo
Tujono
Kamforo
Fenĉono
Citralo
Pulegono

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

* Preparado de la tujolo ekde la tujilamino kaj sabinolo:
Tujolo estas preparata per reduktado de la sabinolo kaj same ĝi estas preparata per agado de la nitroza acido sur la tujilamino.

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

* Biologie, sabinolo estiĝas per oksidado de la sabineno kaj la tujono

formiĝas per molekula rearanĝo de la sabinolo.[2]

Biologiaj vojoj de la tujono

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]