Sabira Ståhlberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sabira Shun)
Sabira Ståhlberg
Persona informo
Naskiĝo 1969
Lingvoj Esperantotatarafinnasvedagermana
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo esperantistoverkistosciencisto
vdr

Sabira STÅHLBERG (iam Sabira Shun) estas aziologo kaj eksa esperantisto. Ŝi naskiĝis en 1969 en Helsinko, Finnlando. Ŝia patrino estas svedlingva finnlandano kaj ŝia patro estis tataro.

Sabira Ståhlberg estis verkisto kaj tradukisto, eldonisto de esperantaj libroj kaj redaktoro de la revuo Kontakto (1998–2001), kaj membro de la Akademio de Esperanto (2001–2004). Ŝi verkis originale romanojn, novelojn, poezion, teatraĵojn kaj centon da artikoloj.

Krome, en la Esperanto-movado ŝi elstaris inter la jaroj 1991 kaj 1993 kiel estrarano de TEJO pri eksteraj rilatoj kaj vicprezidanto, poste kiel komisiito, en tiu ofico ofte reprezentis la asocion en neesperantaj internaciaj konferencoj, kaj kadre de tiu engagiĝo ankaŭ estis membro de la Komitato de UEA 1992-1995.

Post lernejaj jaroj kaj studo en Helsinko, ŝi meze de la 1990-aj jaroj doktoriĝis en la Bonna universitato (Germanio).

De 2003 ŝi ne plu aktivas en la movado kaj ne verkas en Esperanto.

Plej gravaj verkoj:

  • "Malantaŭ la muro - puzleroj pri Ĉinio", Tokio: Internacia Kultura Laborejo, 1991, 72 + 6 paĝoj, dua eldono en 1994
  • "Durankulak" (Premio Verko de la Jaro 1999)
  • Edith Södergran, "Lando malekzista" (traduko) 1999

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]