Sablokato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sabla kato)
Sablokato.
Sand Cat area.png
Arealo

La sablokato (Felis margarita) estas la sola kato, kiu vivas ĉefe en veraj dezertoj. Tiu malgranda kato estas ĝenerale distribuita tra la dezertoj de Nord-Afriko, la Mezoriento kaj Centra Azio. Ĝi estis enlistigita kiel preskaŭ minacata en la Internacia Ruĝa Listo ekde 2002 ĉar la sablokataro estis konsiderinde fragmenta kaj malgranda kun tendenco malpliiĝi. Ĝia statuso estis malaltigita al malplej zorgiga en 2016.

La sablokato loĝas en dezertoj kaj sablaj, kaj rokaj, en areoj foraj de akvo. Havante densfelajn piedojn, ĝi estas bone adaptita al la ekstremejoj de dezerta medio kaj bone toleras varmegajn kaj malvarmegajn kondiĉojn.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La sablokato estas feliso, kiu estas genro en la feliseda familio. La franca soldato kaj naturhistoriisto Victor Loche unue priskribis la sablokaton laŭ specimeno el la areo Négonça en la norda alĝeria Saharo kaj proponis nomi la katon honore de Jean Auguste Margueritte, kiu gvidis la ekspedicion en Saharon. Tiu holotipo ŝajne perdiĝis.

En 1926, la rusa zoologo Sergej Ognev priskribis sablokaton kolektitan en Karakumo en Turkmenio per la nomo Eremaelurus thinobius. En 1938 la brita zoologo Reginald Innes Pocock konsideris tiun specimenon kiel specion kun la nomo Felis thinobius. Poste li ekkonsideris ĝin subspecio de la sablokato, kion oni ĝis nun vaste akceptas.

Oni konsideras la jenajn kvar subspeciojn validaj:

  • F. m. margarita (Loche 1858)
  • F. m. thinobia (Ognew, 1926)
  • F. m. scheffeli (Hemmer, 1974)
  • F. m. harrisoni (Hemmer, Grubb kaj Groves, 1976)

Oni konsideras la jenajn du subspeciojn sinonimaj de F. m. margarita:

  • F. m. meinertzhageni (Pocock, 1938)
  • F. m. aïrensis (Pocock, 1951)

Genetikaj taksoj subtenas la jenajn filogenetikajn rilatojn de la sablokato:




Gepardo (Acinonyx jubatus)




Pumo (P. concolor)



Jaguarundio (P. yagouaroundi)





Felis

Ĝangala kato (F. chaus)




Nigrapieda kato (F. nigripes)




Eŭropa sovaĝa kato (F. silvestris silvestris)



Sablokato (F. margarita)




Afrika sovaĝa kato (F. silvestris lybica)



Hejma kato (F. silvestris catus)








Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sand cat en la angla Vikipedio.