Sabloŝtormo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabloŝtormo super la Atlantiko
Sabloŝtormo en Nordafriko
Sabloŝtormo en Al Asad, Irako

La Sabloŝtormo (fakte plej ofte polvoŝtormo) estas ŝtormo aŭ forta vento, kiu kunportas sablonpolvon. Ĝi aperas precipe en dezertoj.

Okaze de sabloŝtormo, temas pri tre seka kaj varmega vento, kiu kirlas en sekega areo grandan kvanton da sablo kaj tion kunportas. Kelkaj ŝtormoj kunportas sablon ĝis 100 milionoj da tunoj kaj parte en fora distanco. La pli granda sableroj formas malrapide en ventoprotekta areo dunojn.

La sablerojn (pulverojn) de grando 0,002 mm ĝis 0,063 mm facile levas kaj kunportas la vento. La sableroj de 2 ĝis 6,3 mm povas leviĝi nur kelkajn centimetrojn aŭ maksimume ĝis 2 m super la grundo kaj tiel formas la veran sabloŝtormon.

Dum la sablo/polvoŝtormo, la videbleco reduktiĝas al kelkaj metroj. Oni kalkulas, ke unu kubikkilometra aero entenas ĝis 1000 tunojn da polvo.

En Aŭstralio

Polvoŝtormoj oftas en la senpluva "ruĝa centro" de Aŭstralio, sed ili malofte atingas la enloĝatajn marbordajn regionojn. Tamen en septembro de 2009 nuboj de ruĝa polvo, al-blovinta de la dezerto fora, vualis grandegan parton de la aŭstralia orienta marbordo, inter alie la plej grandan urbon Sidnejo. Aeropoluaj niveloj de la polvo, kiuj kutime ne superas ĉirkaŭ 10-20 mikrogramojn de partikloj / kvadrata metro, tiutempe atingis 15 500 mikrogramojn / kvadrata metro, kio iĝis la plej altaj iam registritaj niveloj. Ekblovoj trovis ĝis 65 km/h. Rezulte de tiu flugoj estis deturnitaj,la trafiko de pramŝipoj en la haveno interrompita kaj multaj loĝantoj estis devigitaj surhavi mas-kojn.[1]

Referencoj

Vidu ankaŭ