Saboteur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saboteur
filmo
Originala titolo Saboteur
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1942, 22 apr. 1942, 23 apr. 1942, 1 maj. 1942
Ĝenro krimfilmo, spionada filmo
Kameraado Joseph A. Valentine
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Frank Lloyd
Scenaro Peter Viertel • Joan Harrison • Dorothy Parker
Loko de rakonto Nov-JorkoLos-AnĝelesoKalifornio
Muziko de Frank Skinner
Rolantoj Lane Sisters • Robert Cummings • Norman Lloyd • Otto Kruger • Ian Wolfe • Kathryn Adams • Alan Baxter • Pedro de Cordoba • Billy Curtis • Priscilla Lane • Alma Kruger • Charles Halton • Clem Bevans • Dorothy Peterson • Kathryn Adams Doty • Will Wright • Alfred Hitchcock • Hans Conried • Hardie Albright • Kermit Maynard • Emory Parnell • James Flavin • Torin Thatcher • Pat Flaherty • Harold Miller • Frank Marlowe • Cyril Ring • Selmer Jackson • Jack Cheatham • Anita Sharp-Bolster • Robert Mitchum • Frances Carson • Murray Alper • Oliver Blake • Will Lee • Belle Mitchell • John Eldredge • Jack Gardner • Rex Lease • Ralph Dunn • Alexander Lockwood
Produktinta firmao Universal Studios
IMDb
vdr

Saboteur (sabotisto) estas usona pri spionoj streĉ-filmo de 1942 reĝisorita de Alfred Hitchcock kun scenaro verkita de Peter Viertel, Joan Harrison kaj Dorothy Parker. En la filmo stelulis Robert Cummings, Priscilla Lane kaj Norman Lloyd.

La reĝisoro volis nek Cummings nek Lane por tiuj roloj. Hitchcock sentis, ke Lane estis tro multe kiel normalula junulino. Universal Studios insistis pri tiuj geaktoroj, kaj kiam la filmo estis publikigita, ŝia ludado estis laŭdita dum kritikoj fokuzis al Hitchcock pro ripetado de siaj pli fruaj filmoj en tiu milittempa prispiona dramo.

Saboteur estas la unua el du filmoj kiujn Hitchcock faris por Universal dum tiu jardeko. Hitchcock estis devigita fare de Universal Studios por uzado de la geaktoroj dungitaj de Universal nome Robert Cummings kaj Priscilla Lane, liberulino kiu estis subskribinta unu-filman kontrakton kun Universal, ambaŭ konata pro sia laboro por komedioj kaj malpezaj dramoj.[1] Rompante kun la holivudaj konvencioj de tiu epoko, Hitchcock faris etendan filmolokigon, speciale en Novjorko, kaj montris kontraŭstaron inter supozita sabotisto (Cummings) kaj fakte reala sabotisto (Norman Lloyd) sur la pinto de la Statuo de Libereco.

La intrigo, kiel multaj de la filmoj de Hitchcock, kunigas morton kun falsa akuzo aŭ identeco. Barry Kane, laboristo de aeronaŭtiko, estas false akuzita pri la bruligo de armilfabriko en kiu li laboris, incendio kiu okazigis la morton de lia plej bona amiko. Por montri sian senkulpon, li entreprenas persekuton tra la tuta lando serĉe de la vera sabotisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Humphries, Patrick (1994). The Films of Alfred Hitchcock (represa eld.). Crescent Books. ISBN 978-0-517-10292-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]