Saburo Ito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Saburo ITO)
Saburo Ito
Persona informo
Naskonomo 磯崎 巌
Naskiĝo 16-an de novembro 1902 (1902-11-16)
Morto 7-an de marto 1969 (1969-03-07) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Osaka Universitato • Osaka Fremdlingva Universitato
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Saburo ITO (japane 伊東 (いとう) 三郎 (さぶろう), Itō Saburō; pseŭdonimo: I. U.; naskiĝis en 1902 en Okajama, mortis en 1969) estis japana esperantisto, socialisto kaj soci-sciencisto.

Ito studis francan lingvon en fremdlingva kolegio de Osako. Jam en 1915 li entuziasmiĝis pri Esperanto.

Li laboris por aranĝo de la 11-a Japana Esperanto-Kongreso en Okajama en 1923. Li iniciatis en Tokio organizon de Japana Proleta Esperantista Unio (JPEU) en 1929 kaj ideologie ĝin gvidis. Li estis bona originala poeto tre malofta en Japanujo, lerta tradukanto de ĉinaj kaj japanaj klasikaj poemoj (kolektitaj en Verda Parnaso, 1932). Li publikigis en Japana-lingva verko Komenco de Esperanto-studado en Japanujo (1932) interesajn priskribojn kaj penetrajn analizojn pri la historio, literaturo, lingvo.

En 1956, li verkis biografion pri Zamenhof en la japana, kaj eldonis ĝin kiel kajero de la renoma serio Iwanami-sinsyo. Pro tio, li estis honorita per Premio Ossaka en 1956.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]