Sacca (Venecio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insuloj ĉirkaŭ Venecio
Sacca della Misericordia

Sacca estas nomparto de kelkaj insuloj en la Laguno de Venecio, kiu indikas, ke la insulo ne estas natura, sed ekestis per depono de ŝutaĵoj.

Ankaŭ kelkaj partoj de la venecia kvartalo Cannaregio, norde de Canal Grande, nomiĝas Sacca:

  • Sacca di San Girolamo (Girolamo = Hieronimo) estas arte kreita parto de Cannaregio.
  • Sacca di San Alvise (aŭ di Sant'Alvise; Alvise = Ludoviko) same estas ŝutaĵo en Cannaregio, ĉe ties okcidenta fino.
  • Sacca della Misericordia ne estas insulo aŭ ter-areo, sed golfeto en la orienta parto de Cannaregio, ĉe la okcidenta fino de strato Fondamenta Nuove.