Sacha Baron Cohen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sacha Baron Cohen
Persona informo
Sacha Noam Baron Cohen
Naskiĝo 13-an de oktobro 1971
en Ŝablono:Flagicon Londono, Anglio
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj anglahebrea vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Christ's College • Haberdashers' Aske's Boys' School vd
Familio
Patro Gerry Baron Cohen vd
Patrino Daniella Naomi Cohen vd
Gefratoj Erran Baron Cohen vd
Edz(in)o Isla Fisher vd
Infanoj 3
Parencoj Simon Baron-Cohen vd
Profesio
Alia nomo Ali G. vd
Okupo filmaktoro • komikistofilmproduktoro • voĉaktoro • scenaristo • televida produktoro • aktoro • produktoro • famulomodelo • televida aktoro vd
Aktiva dum 1995-
Verkado
Verkoj Da Ali G Show ❦
Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj vd
Aktorado
Premio Ora Globo
La plej bona aktoro en filma muzikalo aŭ komedio
2006 - Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj
Premio BAFTA
La plej bona komedio
2001 - Da Ali G Show
La plej bona komedia prezentiĝo
2001 - Da Ali G Show
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ali G

Sacha Noam Baron Cohen (n. 13-an de oktobro 1971) estas angla komikulo kaj aktoro, famigita per siaj filmaj roloj en filmoj Ali G, Borat (plennome Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj) kaj Brüno. Tiuj ĉi figuroj prezentiĝas en lia programo Da Ali G Show. Li devenas el ortodoksa juda familio, malgraŭ tio komence de la filmo Borat li ridindigis la judojn (krom multaj aliaj etnoj).

Karakterizoj de Cohen

Cohen kreis ĝis nun tri siajn figurojn, kiujn (dum kun sukceso) transformigis sur ekrano. Tio estas:

  • Ali G, londona gangstero, „forveturanta“ (per sia aspekto, parolturno kaj aliaj manieroj) sur kulturo de hiphopo
  • Borat Sagdijev, kazaĥia ĵurnalisto kaj delegito de la kazaĥia nacio, kaj
  • Brüno, aŭstria samseksema moda moderatoro.

Televidaj serioj

  • F2F (1996-1997)
  • The 11 O'Clock Show (1998-1999)
  • Da Ali G Show (2000 en Unuiĝinta Reĝlando, 2003–2004 en Usono)

Filmoj

Ali G Indahouse (2002)

Cohen ĉi tie eluzis sukceson de sia figuro de Ali G post finigo de Da Ali G Show en Unuiĝinta Reĝlando. Ali G ĉi tie rolis gvidanton de unu el londonaj gangoj, Da West Staines Massiv, batalanta kontraŭ alia gango de Da West Staines Massiv. Post tio, kiam li eksciis, ke tiea centrejo de libera tempo, kie li renkontiĝas kun sia gango, estas detruota, li ekinteresiĝos kontraŭ la detruado de la konstruaĵo per tio, ke li alligos sin al ĝi per ĉeno. Rimarkos lin embuskema vicpremiero David Carlton kaj venos al li ideo prepari pere de Ali G intrikaĵon kontraŭ la premiero, kiu povus deĵeti lin el premiera brakseĝo utile al li per tio, ke li proponos al Ali G kandidatigi en la britan parlamenton. Al lia surprizo Ali G vere venos tien.

Interesaĵo estas, ke en la filmo Ali G persone renkontiĝas kun sekvanta figuro de Cohen, la kazaĥia delegito Borat Sagdijev.[1]

Borat: Rigardado en usona kulturon laŭ mende por gloro al kazaĥia nacioj(2006)

Borat Sagdijev

Sasha Cohen ĉi tie prezentiĝas en rolo de kazaĥia ĵurnalisto Borat Sagdijev, kiu estas "laŭmende de fama kazaĥia nacio" sendita ĝis Usono, por ke li eklernu tiean kulturon kun perspektivo apliki ĝin en sia naskovilaĝo...

La filmo estis tre sukcesa (ĝi kostis 18 kaj profitis 261 milionojn da dolaroj); ĝis nun ĝi estas malpermesita en Rusio kaj la tuta araba mondo (krom Libano).

Brüno (2009)

Dum lasta el trilogio de filmigitaj figuroj de Cohen estas duondokumento Brüno, kiu dokumentas klopodon de aŭstria samseksemulo moda raportisto fariĝi glora, por kio li klopodas fari ĉion ajn, inkluzive de ŝanĝo de sia seksa orientiĝo.

Referencoj

  1. http://www.up-video.com/play.php?vid=8570