Saltu al enhavo

Sadio Mané

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sadio Mané
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1992 (1992-04-10) (34-jaraĝa)
en Bambali
Lingvoj franca
Ŝtataneco Senegalo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Malick Mane (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sadio MANÉ (naskita la 10-an de aprilo 1992) estas senegala profesia futbalisto, kiu ludas kiel maldekstra flankulo por la klubo Al-Nassr de la Sauda Profesia Ligo kaj la senegala nacia teamo. Li estas vaste rigardata kiel unu el la plej bonaj flankuloj de sia generacio kaj unu el la plej grandaj afrikaj ludantoj de ĉiuj tempoj.[1][2][3][4][5][6]

Kiel ludanto de Southampton, Sadio Mané trafis la plej rapidan tritrafon en la historio de la Premier League kiam li trafis tri golojn en 2 minutoj 56 sekundoj.[7]

La 28an de junio 2016, li subskribis kvinjaran kontrakton kun Liverpool,[8] kun kiu li gajnis la Ĉampionligon en 2018/19 kaj la anglan Premier League-titolon en 2019/20.

Li ankaŭ gajnis la Afrikan Pokalon de Nacioj kun la senegala nacia teamo en 2022. Li estis nomita Afrika Futbalisto de la Jaro en kaj 2019 kaj 2022. Mané estas ankaŭ la ĉiama plej bona golinto de Senegalo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]