Saeed al-Ghamdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saeed al-Ghamdi
Persona informo
Naskonomo سعيد الغامدي
Naskiĝo 21-an de novembro 1979 (1979-11-21)
en Al Bahah, Sauda Arabio
Morto 11-an de septembro 2001 (2001-09-11) (21-jaraĝa)
en Ŝanksvilo, Pensilvanio, Usono
Ŝtataneco Sauda-Arabiana
Okupo
Okupo Kaperisto de aeroplanoj
vdr

Saeed Abdallah Ali Sulayman al-Ghamdi (Arabe: سعيد الغامدي‎, 'Sa'īd al-Ghāmdī') (21a de novembro, 1979 - 11a de septembro, 2001) estis unu el kvar kaperantoj de Unuiĝintaj Aerlinioj Flugo 93, kiel parto de la Atencoj de la 11-a de septembro 2001.

Naskita en Sauda Arabio, li eliris de sia hejmo por barakti en Ĉeĉenio post eliri el universitato, sed laŭ-raporte anstataŭe iris al Afganio por trejniĝi en Al-Kaida-a kampadejo. Laŭraporte, Usama bin Laden lin elektis por partopreni en teroristaj atencoj en Usono, kaj li alvenis Usonon je junio 2001. Dum sia enesto de Usono, li mal-laŭte loĝiĝis en Florido, planante kiel komencus la atencoj kaj trejnante per flug-simuliloj.[1]

Je la 11a de septembro, 2001, li eniris al Unuiĝintaj Aerlinioj Flugo 93, kaj helpis dum la kaperado de la aeroplano, kiu koliziiĝis al kampon, stirata de kaperisto-stiristo Ziad Jarrah, post la vojaĝantoj klopodis por rehavigi la stireblon de la aeroplano, per popolleviĝo.

Notoj[redakti | redakti fonton]