Safenwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Safenwil (stacidomo).
Safenwil
Blazono de Safenwil
Safenwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 20′ 0″ N 7° 59′ 0″ O / 47.33333 °N, 7.98333 °O / 47.33333; 7.98333 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 0″ N 7° 59′ 0″ O / 47.33333 °N, 7.98333 °O / 47.33333; 7.98333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3279
Areo 5,99 km²
Alteco 483 m super marnivelo
Poŝtkodo 5745
Komunumkodo 4283
Mapo de Safenwil
vdr

Safenwil estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3279 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Safenwil situas en kaldrono ĉe la transirejo de la valoj de la riveroj Wigger kaj Uerke. Tra la komunumon pasas la svisa aŭtovojo A1 kaj la grava fervojlinio de Zuriko al Berno, kiuj distranĉas la komunuman teritorion kaj la setlejojn.

La teritroiko de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,99 km², de kiuj 2,75 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,61 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 644 m s.m. sur la montopinto Hochwacht, kaj la plej malalta punkto sur alteco de 450 m s.m.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Safenwil limas en nordo al la soloturnaj komunumoj Walterswil kaj Gretzenbach, en oriento al Kölliken, en sudoriento al Uerkheim, en sudo al la distriktĉefurbo Zofingo, kaj en okcidento al Oftringen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Safenwil disponas pri du stacidomoj (Safenwil kaj Walterswil-Striegel) ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Zofingo, per kiuj ĝi estas konektita bone al la publika trafikreto.

Safenwil disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 kaj tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Safenwil datiĝas el la jaro 893 kiel Sabenewilare.

En mezepoko la jurisdikcio pri Safenwil apartenis al la Grafoj de Lencburgo kaj ek de 1173 al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto al la Habsburgoj. En la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion kaj Safenwil falis sub berna servuteco. En la jaro 1458 la urbo Soloturno akiris la malaltan jurisdikcion pri Safenwil. Berno nun decidis unuigi la tutan povon pri la regiono en unu mano kaj akiris ĉiujn rajtojn en la jaro 1460. Safenwil fariĝis nun propra subvoktejo de la berna voktejo Lencburgo. Kiam en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio francaj trupoj liberigis Argovion, Safenwil fariĝis parto de la distrikto Zofingo en la nove kreita Kantono Argovio.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]