Saltu al enhavo

Safrankapa pirilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Safrankapa pirilio

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Pyrilia
Specio: Safrankapa pirilio, P. pyrilia
(Bonaparte, 1853)
Pyrilia pyrilia
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Sinonimoj
  • Pionopsitta pyrilia
  • Gypopsitta pyrilia
Aliaj Vikimediaj projektoj
v • d • r

La Safrankapa pirilio (Pyrilia pyrilia, laŭ kio Pirilia pirilio aŭ simple Pirilio), konata ankaŭ kiel Safrankapa papago, estas specio de papago de la genro Pyrilia en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj.[1] Ĝi troviĝas en Kolombio, Venezuelo, Panamo kaj eble en Ekvadoro.[2][3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Safrankapa pirilio kaj la aliaj ses membroj de la genro Pyrilia estis ĝis la komenco de la 21-a jarcento inkluditaj en la genro Pionopsitta kun la Kronpapago (P. pileata).[4][2][5]

La Safrankapa pirilio estas monotipa.[1]

La safrankapa papago estas 22 ĝis 24 cm longa. Plenkreskuloj havas preskaŭ tute flavan kapon kaj kolon, pli oranĝece ĉirkaŭokule. Ili havas ringon de nuda blanka haŭto ĉirkaŭ sia okulo; brunaj plumoj estas ĉirkaŭ ĝi kaj sur iliaj naztruoj, kaj ruĝa nuanco estas malantaŭ la okulo. Ilia brusto estas oliveckolora, kiu daŭras kiel maldika linio ĉirkaŭ la malantaŭo de la kolo. Plejparto de la cetero de ilia korpo estas verda, kun flavaj ŝultroj, ruĝaj karpaloj kaj flankoj, kaj flavaj malsupraj femuroj. Iliaj unuarangaj flugilplumoj estas nigretaj kaj iliaj vostoplumoj havas malhelbluajn pintojn. La beko estas hele kornokolora.

Nematuraj birdoj havas verdajn kapojn, ŝultrojn kaj karpalojn.[6]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
En naturo.

La safrankapa papago troviĝas en la orienta Darieno de Panamo, en norda kaj centra Kolombio, kaj en nordokcidenta Venezuelo.[6] Kvankam unu fonto priskribas ĝin kiel "tre maloftan (statuso necerta)" en Ekvadoro, la Sudamerika Klasifika Komitato de la Usona Ornitologia Societo ne agnoskas iujn ajn registrojn en tiu lando.[7][3] Ĝi vivas en la interno kaj randoj de humida ĝis malseka arbaro, kaj primara kaj sekundara arbaroj, kutime je altitudoj sub ĉirkaŭ 900 m. Ĝi troviĝas en nubarbaro ĝis 1,650 m, sed tio povas esti nur laŭsezone.[6][8]

La safrankapa papago ŝajne estas plejparte sidlokema, kun eble laŭsezonaj altecmovoj kaj iom da nomada vagado.[6]

Nenio estas konata pri la manĝokonduto aŭ dieto de la safrankapa papago.[6]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La safrankapa papago reproduktiĝas inter marto kaj junio en Kolombio. Nenio plia estas konata pri ĝia reprodukta biologio.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
  2. 1 2 Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., D. F. Stotz, kaj K. Winker. 2022. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. https://checklist.aou.org/taxa Arkivigite je 2020-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
  3. 1 2 Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. 30a de Januaro 2023. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. Alirita la 30an de Januaro, 2023
  4. ↑ Ribas, C., R. Gaban-Lima, C. Miyaki, kaj J. Cracraft (2005). "Historical biogeography and diversification within the Neotropical parrot genus Pionopsitta (Aves: Psittacidae)." Journal Biogeography, 32:1409-1427
  5. ↑ Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 30a de Januaro 2023. "A classification of the bird species of South America". American Ornithological Society. Alirita la 30an de Januaro, 2023
  6. 1 2 3 4 5 6 Collar, N., P. F. D. Boesman, kaj C. J. Sharpe (2020). Saffron-headed Parrot (Pyrilia pyrilia), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. Alirita la 24an de Februaro, 2023
  7. ↑ Ridgely, Robert S.. (2001) The Birds of Ecuador: Field Guide II. Ithaca: Cornell University Press, p. 196. ISBN 978-0-8014-8721-7.
  8. ↑ Laverde-R., Oscar; Stiles, F. Gary; & Múnera-R., Claudia. (2005). Nuevos registros e inventario de la avifauna de la Serranía de las Quinchas, un área importante para la conservación de las aves (AICA) en Colombia. Caldasia 27(2): 247–265 [hispana kun anglalingva resumo]. PDF plena teksto

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]