Sagamu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sagamu
local government area of Nigeria
Administrado
Poŝtkodo 121101
Demografio
Loĝantaro 228 382  (2006) [+]
Loĝdenso 372 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 50′ N, 3° 39′ O (mapo)6.83333333333333.65Koordinatoj: 6° 50′ N, 3° 39′ O (mapo) [+]
Areo 614 km² (61 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sagamu (Niĝerio)
Sagamu (Niĝerio)
DEC
Sagamu
Sagamu
Situo de Sagamu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sagamu [+]
vdr

SagamuShagamu estas metropolo kaj universitata urbo en Niĝerio.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sagamu situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta sekcio de la lando en proksimeco de Lagoso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la mezepoko tiu areo estis ĉasloko de portugalaj kaj holandaj (nederlandanaj) sklavokomercistoj. En la 19-a jarcento el proksimaj vilaĝoj oni formis la urbeton, kiu estis pli konvena por defendaj celoj. Antaŭ la 20-a jarcento la britoj kontrolis la urbon, kiu evoluis, ĉar ĝi situis laŭ komercovojo al la maro. En la 1950-aj jaroj pro ĝia pozicio inter Ibadano kaj Lagoso portis evoluon. Sagamu estas nova sidloko de la "reĝo".

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Precipe joruboj vivas en la urbo kaj en la ĉirkaŭaĵo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Sagamu la plej grava estas produktado de la cemento el kalkoŝtonoj. En la proksimeco oni kultivas kakaojn kaj nuksojn. Permane oni produktas korbojn kaj ŝnurojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sagamu situas en tropika klimato. Ekzistas du pluvosezonoj inter aprilo-julio kaj oktobro-novembro. Iom seka periodo estas inter aŭgusto-septembro kaj pli longa seka sezono de decembro ĝis marto. La temperaturo varias inter 20-30 °C. Jare pluvas inter 1000-2000 mm.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La plej proksima flughaveno troviĝas en Lagoso.

Fontoj[redakti | redakti fonton]