Sagao de Hervör

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sagao de Hervör
literatura verkoprozo
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo malnovnordlanda lingvo
Eldonado
Eldondato 13-a jarcento
Ĝenro sagao
vdr
La morto de Hervaro

La Sagao de Hervör (origine Hervararsaga) estas sagao legenda kiu kombinas historion kaj mitologion ĝermanan. Ĝi enhavas la historion de la glavo Tirfingo (origine Týrfingr) kiu estas malbenita kaj kiam ajn iu ĝin entiras tiu ĉi mortigos iun. Ankaŭ enhavas la rakonton de la batalo de la Hunoj kontraŭ la Gotoj en la arbaro Mirkvido (origine Myrkvídr) "malluma arbaro". Ankaŭ la sagao servis de inspiraĵo por aŭtoroj kiel J. R. R. Tolkien, kiu uzis la nomo de Mirkvido angliga kiel "Mirkwood".

La heroo de la sagao ŝanĝas tra la rakonto. Unue la heroino estas Hervaro, filino de Angantiro alia persono de la sagaoj antikvaj, ŝi iras al Samsey por reakiri la glavon Tirfingo el tombo de sia patro. La fantomo de ŝia patro avertas ŝin de la glavo malbena, sed ŝi ĝin senkonsideras. Post tio ŝi sin edzigas kun grandareĝo kaj havas du filojn, Hejdreko kaj Angantiro.

Ekde tio ĉi parto la sagao rakontas la vivon kaj aventurojn de Hejdreko, kiu heredas la glavon Tirfingo.

La sagao finas kun la batalo de Hunoj kaj Gotoj kie partoprenas la filino de Hejdreko ke ankaŭ estas nomita Hervaro, fratino de la reĝo Angantýr, filo de Hejdreko. Post tio nur estas rakonto de la reĝoj de la Danoj kaj Svedoj.

Mitologio en la sagao[redakti | redakti fonton]

En la sagao estas multaj referencoj el la ĝermana mitologio, kiel ekzemple la aparo de Odin kiam iras al viziti reĝon Hejdreko sub la figuro de Gestumblindi (kiu signifas "la blinda gasto", ĉar Odin estas perdinta unu okulon sian por akiri plena saĝeco) kaj havas konkurson de demandoj kun la reĝo, kiu Odin gajnas demandado unu demandon ke nur si konas.

Alia referenco mitologia estas la glavo Tirfingo, kiu estis farinta per la nanoj, aŭ dvergoj, kaj enhavas malbenon.

Ankaŭ la aparo de la arbaro Mirkvido, bordo de la Gotreĝlando kaj la Hunreĝlando, kiu ankaŭ estas la bordo kiu la gigantoj krucos per alveni al Asgard en la Ragnaroko kaj tiel mondofinigi.

La konsiloj de la reĝo Hofundo[redakti | redakti fonton]

Kiam Hejdreko, filo de la reĝo Hofundo kaj la reĝino Hervaro, mortigas fraton sian, lia patro forpelas lin de la reĝlando. La reĝino Hervaro petas liajn konsilojn al ŝia filo. La reĝo Hofundo donas ses konsilojn al Hejdreko, kiuj estas:

  1. Ke li neniam helpu tiun kiu mortigis sian lordon.
  2. Ke li neniam helpu tiun kiu mortigis sian kunulon.
  3. Ke li ne permesu sian virinon viziti ŝiajn parencojn, kvankam ŝi ĝin petas.
  4. Ke li ne restu ekstere kun sia konkubino ĝis malfrua.
  5. Ke li neniam rajdu sian plej rapidan ĉevalon se li bezonas hastiĝi.
  6. Ke li neniam adoptu filon de viro pli fortega ol si.

Tuj kiam li foriris la halon de sia patro, Hejdreko malatentas la du unuajn konsilojn de sia patro kaj li helpas du virojn. La unua viro kiu mortigis sian lordon kaj la alia viro kiu mortigis sian kunulon.

La konsiloj estas tre interesaj ĉar ili montras al ni kutimojn de la antikvaj skandinavoj. Ekzemple, la kutimo adopti filojn speciale inter nobeloj kaj kutimoj koncerne edzinojn, konkubinojn kaj ĉevalojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]