Jamajka parulio
Jamajka parulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jamajka parulio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dendroica pharetra (Gosse, 1847) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Jamajka parulio (Dendroica pharetra) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paruliedoj de Ameriko kaj granda genro de Dendroica. Ĝi estas endemia de Jamajko. Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Tiu specio estas unika inter paruliedoj ĉar havas la tutan korpon plenplena je punkteco diferencan el la normala flanka strieco aŭ eĉ dorsa kaze de la Stria parulio. Ĉe tiu specio la supraj partoj montras tre densan punktecon de nigrecaj al malhelbrunaj plumetoj kun blankaj bordoj; en subaj partoj similas sed la blanka fono plie etendas kaj la brunaj punktoj similas al sagopintoj kio nomigas la specion en la angla kiel Arrowhead Warbler, tio estas Sagopinta parulio. La flugilplumoj kaj vostoj estas pli malhelaj al nigrecaj. Estas malhela traokula strio kaj hela okulringo duonigita.
Ĝi rapide moviĝas por pluki insektojn inter la foliaro.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Dendroica pharetra. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de Julio 2007.
- Raffaele, Herbert; James Wiley, Orlando Garrido, Allan Keith & Janis Raffaele (2003) Birds of the West Indies, Christopher Helm, London.
|